Monopolo kaj konkurenco


monopolo_konkurenco.mp3Listen on Posterous

Pro la fakto ke mi dum mia profesia vivo estis eksportkomercisto kaj en tiu metio havis komercajn kontaktojn al ĉiuj kontinentoj, la temoj kiujn mi pritraktas ĉi tie en la Esperanta Retradio prilumigas ekonomiajn kaj komercajn problemojn el plej diversaj mondopartoj.

Antaŭ nelonge ekzemple mi parolis pri oranĝa suko kiu unuflanke estas ĉiutaga trinkaĵo por multaj homoj kaj aliflanke estas eksportprodukto kiu venas ĉefe el Brazilo. Tiun merkaton regas tri komercaj firmaoj kiuj el tiuj negocoj verŝajne tiras grandajn profitojn, ĉar ili kune estas en situacio simila al monopolo. Monopola aŭ kvazaŭmonopola situacio estas en merkata ekonomio io nenormala, sed kutime la altaj profitoj de la monopolistoj spronas konkurantojn ankaŭ partopreni en tiu profitodona ekonomia aktiveco.

Monopola situacio ofertas ŝancojn al malpli grandaj partoprenantoj en la merkato disvolvi la proprajn negocojn. Laŭ mi en la konkreta kazo de la produktado de oranĝoj en kreskanta merkato, lando kiel Grekio kiu suferas sub ekonomia kaj socia krizo, per la plantado de pli da oranĝoj kaj la starigo de prilaboraj fabrikoj por produkti sukokoncentraĵon, povas plibonigi sian ekonomian kaj socian situacion.

Grekio ja estas lando kun multe da sunradiado kio kaj akcelas la plantadon ĝuste de fruktoj kiel oranĝoj kaj citronoj kaj ebligas ekonomian utiligon de sunenergio por ekzemple forvaporigi akvon el oranĝa suko. Ĉiu lando havas siajn ekonomiajn fontojn:

- Grekio unuflanke havas belegan pejzaĝon kaj multajn insulojn kiuj estas tre allogaj por tie pasigi feriosemajnojn. Ĝi havas ankaŭ grandegan agrikulturan potencialon ekz. por olivoj. Oleo ja jam estas energi-koncentraĵo. Kaj la sunenergio povas laŭbezone esti ankaŭ utiligata por sensaligi marakvon kaj tiel provizi la necesan akvon dum senpluvaj periodoj.

- Germanio aliflanke ne havas tiom da naturaj riĉaĵoj, sed la homoj tie estas tre laboremaj kaj precipe tre kunlaboremaj. En regionoj kie la socia vivo floras, tie ankaŭ la ekonomio estas forta. Kaj la spino de la germana ekonomio ne estas iuj grandaj monopolistoj, sed multege da mezgrandaj - ofte familiaj - entreprenoj.

En Grekio ekzemple tio mankas. Tie politikon kaj ekonomion regas kelkaj familiaj klanoj, dum en la popolo estas nur malmulte da solidareco kaj harmonio. Kio kaj kiu kulpas? Estas certe historiaj eventoj kiuj trafis la grekojn kaj malhelpis ilin bone socie kunkreskadi. Sed la historio ne povas regi ĉion kaj ĉiam. La homoj povas preni sian sorton en proprajn manojn. Espereble la nova parlamento respegulos novan situacion de preteco al reformoj. La civitanoj devos kuniĝi por aboli la monopolojn. Tamen maldekstraj receptoj ne kondukos al sukceso. Ŝtataj monopoloj estas same malbonaj kiel privataj. La ekonomio disvolviĝos laŭ la principo de konkurenco.
---
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA