Jean Jacques Rousseau rememorinda


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

rousseau_rememorinda.mp3Listen on Posterous
Ĉu filozofio estas utila por la praktika, ĉiutaga vivo? Laŭ iuj homoj, ĝi estas esence grava, laŭ aliaj ĝi ofte glitas en tempoperdigajn spekulaciojn. Por solvi tiun dilemon, ni devus reveni al la esenca, etimologia propono de filozofio: "amo al scio". Alivorte, kiam oni okupiĝas pri filozofiaj temoj kaj ideoj, tiam oni devas ne nur serĉi konsenton aŭ malkonsenton, sed precipe malfermi la spiriton al libera pensado, al novaj konceptoj.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis en Svisujo unu el la plej influaj filozofoj en la historio de la okcidenta mondo: Jean Jacques Rousseau. En Francujo, kune kun Voltaire, Diderot kaj aliaj intelektuloj, li kontribuis al evoluigo de la tiel nomata "Iluminismo", kiu naskiĝis en Anglujo. Tiun skolon de filozofio karakterizas plej granda valorigo de racio, super sentoj, mistikemo kaj dogmeca religio – kiuj, laŭ ĝi, restigis la homaron en mallumo. Tiuj ideoj estis la fekunda grundo, en kiu ĝermis la Franca Revolucio. Efektive, el la tri eroj, kiuj formas la devizon de la Franca Revolucio, Rousseau funde okupiĝis pri la du unuaj: libereco kaj egaleco. Liberecon li elstarigis kiel esencan elementon por la homa vivo. Li difinis ĝin kiel nemalhaveblan rajton kontentigi siajn bezonojn kaj elekti sian propran vojon. Koncerne tion, ĉiuj homoj estas egalaj. Sekve, li pledis por politika sistemo, kiu respektu tiun rajton, kio kondukis lin al ellaborado de konceptoj pri ideala funkciado de la socio. Siajn ideojn sur ĉi tiu kampo li eternigis per klasika verko: "La Socia Kontrakto".
    
Kompreneble, por atingi liberecon kaj egalecon en la socio, Rousseau alvenis al punkto, kiu ĝis nun faras lin aktuala: edukado. Ĉi tie li verkis alian epokfaran libron, en kiu li pritraktas per romaneca formo la edukadon de junulo laŭ maniero natura kaj ideala. La verko titoliĝas "Emilo, aŭ pri Edukado" kaj baziĝas sur unu esenca fundamento: la homo estas esence bona, la socio lin koruptas. La ideala edukado, do, devus okazi en izolo, en kamparo, for de la socio, meze de la naturo, kun korpaj laboroj, simpla vivo, en kontakto nur kun la saĝa instruisto. Nur post alveno de matureco, je la 25-jara aĝo, la junulo devus transiri al la urbo por praktiki la civitanan vivon.
    
Tiel pensis la granda Rousseau. Ironie, li havis kvin filojn kaj ilin ĉiujn metis en orfejojn... Kiel mi diris, indas relegi kaj rekonsideri la ideojn de tiu influa filozofo, ne por simple konsenti kun ili, sed por fekundigo de niaj propraj ideoj.


--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero