Esperanto en la Filologia Semajno de UFPR.


 

Karaj, dum la lasta semajno de Majo okazos
la Filologia Semajno de UFPR ("Semana de Letras da UFPR").
Mi proponis tri prezentajhojn, kaj hodiau mi ricevis
anoncon, ke ili estis akceptitaj. Ili chiuj rilatas al
Esperanto kaj ili rezultas el miaj studoj en la
Post-Diploma Kurso en Poznano:

1) "Uma discussão sobre a filosofia linguística de Descartes"
(Rezulto de mia studado en la lernobjekto "Interlingvistiko 1",
sub la gvido de Prof. Vera Barandovská-Frank.)

2) "Referências culturais necessárias para a compreensão de 'El la verda biblio', de Lejzerowicz"

(Rezulto de studado en la lernobjekto "Esperanta Kulturo",
sub la gvido de Prof. Aleksandro Melnikov.)

3) "Comparação entre os sistemas fonéticos do esperanto e do
português."
(Rezulto de studado en la lernobjekto "Fonetiko", sub la
gvido de Prof. John Wells.)

Mi kaptas la okazos sciigi vin, ke por nia
kuritiba KER-Ekzamensesio jam estas 16 kandidatoj.
Entute en la mondo alighis 350 homoj. Tekamako,
en Meksiko nun estas en la unua loko lau nombro da
kandidatoj (38); ghi superis Moskvon, kie 36 homoj
ekzamenighos. Kuritibo estas en la sepa loko en la
mondo, inter la francaj urboj Limogho (15 kandidatoj) kaj
Liono (17 alighintoj).

Dauras nia kampanjo varbi kandidatojn, samkiel nia kampanjo
por kolektado de mono helpe al nepagipovaj kandidatoj.

Dankon!

Ivanchjo.

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero