Aidoso - ĉu baldaŭ resanige kuracebla?


aidoso_kuracebla.mp3Listen on Posterous

La Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (mallongigite AIDS, kiun oni ofte vortigas kiel "aidoso") estas infekta malsano kiu kaŭzas degeneron de la imunsistemo. Ĝin kaŭzas HIV, viruso kiu disvastiĝas per likvaĵoj de homa organismo (plej facile per sango, sed ĝi estas ankaŭ en lakto, spermo kaj vagina sekrecio de HIV-havaj personoj).

Ne ĉiu HIV-hava homo havas simptomojn de la malsano ĝis ĝia imuna sistemo produktas sufiĉe da ĉeloj CD4, kiuj detruas la virusojn. Ĉar HIV obliĝas miliarde dum tago, la imuna sistemo ne havas tiom da defendaj ĉeloj. Oni agnoskas aidosan diagnozon, kiam certa nivelo de damaĝo al la imunsistemo efektivas. Laŭnorme tiel estas kiam la kvanto de T-ĉeloj subiras la kvantlimon 200. Super tiu limo, oni rigardas la homon HIV-hava.

La malsanon karakterizas kompleta elĉerpiĝo de la organismo. Malsanuloj mortas post kelkaj monatoj, aŭ jaroj pro aliaj infektoj, kiuj ĉe persono kun ĝusta imuneco ne estas danĝeraj. Tial necesas kuracado de HIV-havantoj, antaŭ ol aperos simptomoj de aidoso mem.

Ĝis nun Aidoso ne estis vere kuracebla kaj tial ĝi estas unu el la plej timataj malsanoj en la mondo. Sed nun finfine ekzistas espero pri resaniga kuraco. Ekspertoj pri Aidoso vidas novajn alirojn por kuraci la imundeficitan malsanon. "Mi pensas ke la periodo de 5 jaroj estas realisma por prognozi ke ni povos resanige kuraci la malsanon", diris internisto en Munkeno kiu tie gvidas konferencon pri Aidoso kaj Hepatito. "La esplorado pri kuraceblo dum la pasintaj 12 monatoj alportis pli da progresoj ol iam antaŭe", li diris. Aliflanke li ne kredas ke baldaŭ okazos trarompo rilate al la ebleco pri vakcino kontraŭ Aidoso. "Por protekti homojn kontraŭ la infekto kun la aidosa viruso ni nek jam havas vakcinon kaj nek ricevos ĝin dum la venontaj kelkaj jaroj", li aldonas. Transplanto de medolo antaŭ 3 jaroj ja estis sukcesa por kuraci la malsanon ĉe paciento en granda hospitalo de Berlino, sed tiu metodo estas laŭ li tro kompleksa por apliki ĝin ĉe ĉiuj pacientoj.

Anstataŭe, la sciencistoj esperas pri metodo prezentita en konferenco en Seattle. Per la kontraŭkancera efiksubstanco Vorinostat eblis atingi la kaŝitajn infektitajn ĉelojn en kiuj la viruso dormetas malgraŭ la terapio. La ĝisnunaj medikamentoj kontraŭ Aidoso bone efikis por mortigi la viruson en aliaj ĉeloj, sed la viruso transvivis en tiuj ĉeloj kie ĝi dormetis. La nova medikamento sukcesas liberigi la viruson el ĉeloj kun dormetanta infekto kaj nun la viruso estas atingebla de aliaj konataj medikamentoj kiuj kapablas tiam neniigi ĝin.

Jam nun la medikamentoj laŭ eldiroj de esploristoj povas almenaŭ teni la virusan ŝarĝon en la sango tiel malalta ke ne plu ekzistas danĝero pri infekto. Tio gravas precipe ĉe paroj kie unu partnero estas infektita. Ne nur la trafitaj homoj povas konduki sufiĉe normalan vivon, ankaŭ la risko pri infekto tendencas al nulo. La koncepto estas prevento per terapio.
__________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA