URĜA VOĈDONO por Esperanto en RIO+20!!



==============================================================================

Karaj geamikoj,

UEA kaj TEJO partoprenos en RIO+20 kaj intencos efektivigi kurson de Esperanto kunlige al la evento. La proponitaj kursoj estos juĝitaj de la teknika teamo de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj elektos kiujn kursojn devos okazi en eventa programaro. Per interreto, nur unu kurso estos elektita de publika voĉdonado. En tiu senco, estas ege grave, ke ĉiu esperantisto kontribuu sendante sian voĉdonon por ke la temo Esperanto veku la atenton de Unuiĝintaj Nacioj.

Tie ĉi estas la ligilo al la paĝo, kie vi povos voĉdoni kaj informi pri la celo de la kurso.
Ĝi nomiĝas "The role of Esperanto in the Sustainable Development":

http://www.uncsd2012.org/rio20/index.php?page=view&type=700&nr=98&menu=23

Vi bezonas tajpi vian ret-adreson. Tuje, la sistemo sendos al vi aŭtomatan retmesaĝon por konfirmi vian retadreso kaj ankaŭ vian voĉdonon. Do, estas ege grave, ke vi konfirmu vian voĉdonon, kontraue ĝi ne validos.

Vi povas transsendi tiun inviton al ĉiuj homoj, al ĉiuj, kiujn vi konas, eĉ el aliaj landoj kaj lingvoj (uzu la sistemon de Google por aŭtomata traduko al aliaj lingvoj). 

Estas ege grave ke ni veku la atenton de Unuiĝintaj Nacioj pri la problemoj de lingvaj rajtoj. Tio multe helpos ke Esperanto-movado funde influu en la fina rezulto de RIO+20. Ĉi-sube estas kurso-listo, kiuj konkuras kun la nia. La kurso de Esperanto estas en la
fino de la listo.

http://www.uncsd2012.org/rio20/sdlearningproposals.html

Ne forgesu ankau marki la ret-paĝon de la Esperanto Kurso en Facebook kaj dissendi al ĉiuj viaj geamikoj! Vi povas traduki tiun ĉi mesaĝon kaj resendi ĝin al viaj geamikoj kaj familianoj!!

Baldaŭ ni sendos alian retadreson kun pliaj aktualaj informoj. 

NEPRE VOĈDONU NUN, ĈAR ĈIU SEKUNDO MULTE VALORAS!!  

Antaŭen!!

Koran dankon pro via apogo!

Alvaro Motta
 Loka teamo por Rio+20

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero