UEA EN KONSULTA PARTNERECO KUN UNESKO



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 445
2012-02-29


UEA EN KONSULTA PARTNERECO KUN UNESKO

Universala Esperanto-Asocio farigxis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Gxenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizajxoj (NRO-j), kiujn la Gxenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laux la novaj gvidlinioj ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, cxar pere de ili gxi rekte atingas la civilan socion preter la sxtataj strukturoj.

UEA havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954. Antauxe estis tri kategorioj: apud la plej alta el ili, formalaj asociaj rilatoj, ekzistis formalaj konsultaj rilatoj kaj operaciaj rilatoj. UEA trovigxis en tiu lasta kategorio. Ekde nun estas du kategorioj: asocia kaj konsulta partnerecoj. En la unua estas akceptataj nur malmultaj grandaj NRO-j por la periodo de ok jaroj. La konsulta partnereco ne estas tempe limigita, sed la koncernaj NRO-j devas montri konstantan aktivecon kaj dauxre kontribui al la agadoj de Unesko je ties plena kontento. Por ke la partnereco estu sur firma kaj serioza bazo, Unesko asignas gxin nur al NRO-j, kiuj havas establitan centran oficejon kaj plenumas ankaux aliajn postulojn.

La plej longedauxra kontribuo de UEA al Unesko estas la eldonserio Oriento-Okcidento, en kiu ekde 1961 aperis 49 elstaraj mondliteraturaj verkoj en Esperanta traduko. UEA esperantigis kaj eldonis ankaux librojn k.a. materialojn de Unesko. La temo de la Universala Kongreso estas ofte ligita al speciala jaro aux jardeko de Unesko kaj la temo estas pritraktata en kongresaj programeroj. Multaj UK-oj ricevis mesagxon de la Gxenerala Direktoro de Unesko, laste la 96-a UK en Kopenhago. UEA partoprenis en diversaj kampanjoj de Unesko; ekz. en la kolektado de subskriboj por la Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto gxi estis inter la plej aktivaj NRO-j.

Pro sia oficiala statuso UEA havas pli facilan aliron al la Gxenerala Konferenco kaj aliaj arangxoj de Unesko. La plej elstaraj kaj dauxre valoraj atingoj de UEA cxe Unesko sendube estas la rezolucioj de la Gxeneralaj Konferencoj enMontevideo en 1954 kaj en Sofio en 1985 kiel la internacie plej gravaj rekonoj al Esperanto kaj Universala Esperanto-Asocio.

La konstantaj reprezentantoj de UEA cxe la sidejo de Unesko en Parizo estas Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo. Unesko estas en oficiala partnereco kun 368 internaciaj NRO-j.

----

Noto: Pri la nova statuso de UEA cxe Unesko oni povas uzi tri esprimojn: UEA havas la statuson de konsulta partnereco kun Unesko; UEA estas en konsulta partnereco kun Unesko, aux UEA havas konsultan statuson cxe Unesko. 

_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero