Piloti aviadilon senriske


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Simulilo.mp3 Listen on Posterous

Per simulilo, ĉiu povas flugi

Verŝajne ankaŭ vi spektis en filmo la teruran streĉan situacion de fluganta aviadilo, kies piloto subite ne plu kapablas zorgi pri ĝia flugado. Oni histerie vokas por iu savanto, iom kapabla piloti aviadilon. Jen bona okazo por fariĝi heroo. Aŭ pli simple, vi iam necesos fari trafan impreson al viaj nepoj per pilotaj konoj kaj spertoj.

Ĉiukaze indas investi iom da tempo por akiri almenaŭ bazajn sciojn pri flugado kaj praktikajn spertojn pri pilotado de aviadiloj eĉ sen eliri de la hejmo kaj alproksimiĝi al flughavenaj kurejoj. Pri aerodinamiko kaj pilotado ni uzos la klarigojn de nia karmemora brazila-franca samideano Gilbert René Ledon. Kiam oni atente rigardas la kajtojn, kiuj ŝvebas en iom da vento kaj komprenas, kial skiantoj sur akva surfaco tiel facile glitas, oni kapablas senti, kial aviadiloj flugas. La kajto same, kiel la aloj de aviadiloj, kreas en la moviĝanta aermaso levoforton pro konata aerodinamika fenomeno. Oni nur bezonas taŭgan profilon de sufiĉe vastaj aloj kaj sufiĉe da rapideco (per helpo de potenca motoro)
kaj... jen la aviadilo ekflugas! En la aero, aviadilo moviĝas tridimensie laŭ tri aksoj :

> la vertikala akso de jorado, kiu donas la horizontalan direkton,
> la laŭlonga akso de rulado, kiu permesas la klinadon de unu flanko al la alia,
> la laŭala akso de tangado, laŭ kiu la aviadilo supreniras kaj malsupreniras.

Vidu ĉirilate grafikajn kaj animaciajn klarigojn en la suba alkroĉita filmeto. Do, pilotado konsistas en la kontrolado de tiuj tri movoj por konservi la taŭgajn kondiĉojn de flugo. Ili inkluzivas ĉiujn manovrojn, kiel ekflugon, alteriĝon, simplan supreniradon kaj la plej komplikajn flugajn akrobataĵojn. Kvankam la piloto devas regi la tri jam cititajn movojn, la stirilo ĉe la modernaj aviadiloj resumas ilin je unu kuplita stirkolono. Ĉe pli simplaj aviadiloj (vidu la bildojn en la suba filmeto), oni havas stir-stangon, iuspecan balailtenilon, kiu komandas la ruladon kaj tangadon, kaj du pedalojn por jori (t.e. turni) dekstren aŭ maldekstren. La stirstango suprenirigas, kiam oni tiras ĝin kaj malsuprenirigas, kiam ĝi estas puŝata. Kiam oni klinas ĝin dekstre, oni klinigas la aviadilon al la dekstro kaj simile maldekstre. La klinado de la aerveturiloj estas necesa dum ŝanĝo de direkto, t.e. kurbiĝo, por kompensi la centrifugan forton kaj konservi la ekvilibron en la flugo. Tre grava por pilotoj estas la instrumentaro, kiu permesas akompani ĉiujn movojn de la aviadiloj. En la kajuto de la piloto estas panelo kun ĉiuj necesaj instrumentoj. Ni jam regas nun ĉiujn teoriajn sciojn por piloti aviadilon; ni nur bezonas praktike spertiĝi. Ne timu, sekvu min: plejmalbone vi kraŝu sed "virtuale"! Ni uzos interretan simulilon de flugado, kiu nur postulas instaladon en via komputilo de la konata programo "Google Earth", kaj per kiu vi povos flugi eĉ super via domo. Je la fino de la suba filmeto vi trovos la instrukciojn por instali ĝin kaj/aŭ por aktivigi la simulilon. Ene de la retejaj paĝoj troviĝas detalaj instrukcioj, en 35 lingvoj, por piloti la aviadilon kaj nun, helpe de la freŝdata esperanta tradukilo de Google, vi povas havi bazan proksimuman tradukon al Esperanto. Temas pri sufiĉe simpla sed kontentiga komputila ludo kaj eĉ se vi, kiel mi mem, tute ne freneziĝas por videoludoj, tamen provu ĝin kaj ĝuu vian tempon!

Embedded media -- click here to see it.


_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA