Nur elekti


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Nur_elekti.mp3Listen on Posterous

De pli ol du jaroj mi kun interesiĝo observas diversajn aktivecojn de ni esperantistoj kaj tre ĝojas, kiam mi havas eblecon kelkajn partopreni mem. Bonŝance mi estas ĉirkaŭita de pluraj aktivaj E-amikoj, kun kiuj mi regule, eĉ ĉiusemajne, renkontiĝas, kio estas bona okazo lerni kaj praktiki la lingvon interpersone. Atingas min krome multaj retaj sciigoj, raportaĵoj kaj korespondaĵoj. Sufiĉe ofte mi vizitas kelkajn retejojn ĉe Fejsbuko kaj ĉe Ipernity. La aliajn mi alklakas sporade, kiam oni rekomendas al mi ion interesan aŭ kiam mi trovas iun ligilon al koncerna paĝo. Se temas pri la aŭskultado de la E-podkastaro mi regule kaptas Esperanto RetRadionPolan RetRadion en Esperanto ĉe Posteruso kaj aliajn, kiuj estas vaste listigitaj sur la oficiala paĝo de Varsovia Vento podkasto.net kaj krome kadre de la tre utila kolekta retejo - esperanto-radio.com. Nelaste mi ekfunkciigas Skajpon kaj kelkfoje okazas, ke mi povas babili kun eksterlandaj esperantistoj.

Kaj jen kelkaj ekzemploj de la ricevitaj mesaĝoj. Italoj invitas min partopreni la laŭvican IEK en Mazardelvalo, kiel la alternativon de la ĉi-jara UK en Hanojo. Kaj francoj proponas ekzameniĝi laŭ KER en la Kastelo Greziljono. Laŭvice la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz instigas por E-studado kaj samloka Internacia Klubo Esperantotur listigas aron da elekteblaj ekskursoj. La pola sekcio de EDE informas pri polaj deputitoj favoraj al Esperanto kaj pri starigo fare de la Pola Ministerio pri Edukado de netranspaŝebla sojlo antaŭ la popularigo de la inventaĵo de Zamenhof, kvankam ĝian valoron tiom firme agnoskas interalie Guglo. Poste laŭvica sciigo de E-Centro Eventoj tiufoje pri la ekfunkciigo de la nova esperantlingva portalo "Nunonia". Ankaŭ usonanoj anoncas: "Studu Esperanton dum unu semajno en Teksaso en Usono kadre de NASK 2012". K.t.p., k.t.p.

Kaj kio okazas kadre de la interkonaj Fejsbuko aŭ Ipernity? Ĉefe kolektado de amikoj, por plivastigi eblojn informi aŭ reklami ion. Kelkfoje disvolviĝas diskutoj inter la amikaro, iafoje interŝanĝo de porokazaj bondeziroj aŭ fotoj. Tamen laŭ mi regas diversspeca reklamado. Iom bedaŭrinde estas, ke eĉ kaptinte kontakton kun nova persono, oni ne ĉiam sukcesas daŭrigi ĝin. Ofte okazas, ke krom respondo je amikiĝpeto iras nenio plu. Kiam E-uzantoj ne emas eĉ kurte reklami sin, tiam malfacilas komenci dialogon. Kaj kiel praktike teni kontaktojn kun centoj aŭ miloj da personoj? Krome, ĝenerale, ni ne estas tro opinidonemaj, ĉu pro manko de kuraĝo? Aliflanke ekzistas lokoj, kie la anaro eĉ diskutbatalas, kaj tien mi ne tro ofte direktas mian atenton. Mi preferas direktiĝi tien, kie oni estimas unu la alian kaj kie okazas interkultura interŝanĝo.

Dum la skribado de nova sonartikolo akompanas min ofte demando, por kiom da geaŭskultantoj ĝi estos alloga. Mi ja konscias, kiom multe da interesiĝoj estas inter vi tra la tuta mondo. Kelka respondo estas por mi la nombro de alklakoj je unuopa sonartikolo. Kelkaj el vi afable skribas komentojn de tempo al tempo, kiuj eldiroj estas foje iom neatenditaj, alifoje tute esperitaj, sed ĉiukaze tre interesaj! Dankon pro ili!

Ni ĉiuj sendube diferencas, kaj lerni Esperanton ne signifas sole ellerni la lingvon mem. Bonŝance la vivo alportas al ni tiom da eblecoj elekti, ke ĉiu el ni povas trovi iun aŭ ion interesan. Tamen la konstanta evoluo de la mondo kaj de nia internacia lingvo, kaj ankaŭ nia diverseco kaŭzas, ke ni havas iom limigitajn tempajn eblojn. Ja oni devas ankoraŭ normale vivi. Ni do devas fokusiĝi je konkreta sfero de niaj interesiĝoj, kaj al ĝi dediĉi nian tempon.

Trafajn elektojn por vi!
_________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA