Ĉinio - gravega por Esperanto


gravega_por_eo.mp3 Listen on Posterous

Dum 1970-aj jaroj kiam mi estis studento en Vieno kaj esploris Esperantujon, mi eksciis ke Ĉinio uzas Esperanton en la eldonado de publikaĵoj. La plej konata verko de tiu epoko estis la t. n. "Mao-biblio" - kiel oni nomis ĝin en la okcidento - aŭ laŭ la oficiala titolo "Elektitaj verkoj de Maŭ Zedong" (granda gvidanto, prezidanto).

Sed el lingva vidpunkto estis pli interesa la revuo "El Popola Ĉinio" kiun mi tiam ofte legis ĉar mi povis multe lerni el ilia stilo. Nome ĝi uzis laŭeble malmultajn novajn vortojn sed lerte kunmetis novajn nociojn el konataj radikoj. Mi estis forte impresita pri tiu amaso da bonkvalitaj presaĵoj el la Popola Respubliko Ĉinio. Ŝajne tiu lando estis granda subtenanto de Esperanto kaj oni diris al mi ke en Ĉinio estas unu miliono da esperantistoj. Kompreneble tiu cifero estis akra troigo kiel ĉiuj indikoj pri la nombro de Esperanto-parolantoj en la tuta mondo. Ĉina Radio Internacia jam tiam regule elsendis en Esperanto, sed aŭskulti la elsendojn ne estis agrable ĉar la ricevokvalito sur mallongaj ondoj estis ofte sufiĉe malbona. Tamen mi havis la impreson ke Ĉinio estas granda aliancano en nia batalo por la disvastigado de Esperanto. Kaj evidente tiu situacio daŭre regas: Hodiaŭ en la epoko de la interreto el Ĉinio venas ĉiutage abundo da informoj, radioelsendoj kaj eĉ televidaj programoj kiujn oni povas kapti tute facile ĉie en la mondo pere de la interreto.

Sed Esperanto ja ne estas ilo por sakstrata, unudirekta trafiko. Esperanto ja nur povas kreski se okazas interŝanĝo de informoj. Do devas ankaŭ ekzisti oferto kaj riceveblecoj de programoj en Esperanto por Ĉinio. Mi supozas ke ĉinoj mem ne tro emas aŭskulti kaj spekti programojn en Esperanto el la propra lando. Por tio ili ne bezonas fremdan lingvon. Nur se ili pere de Esperanto povas havi kontakton kun la mondo ekster la propraj limoj, tiam eblas motivigi homojn tie lerni kaj praktiki nian lingvon. Kaj nun ja ekzistas oferto por E-parolantoj en Ĉinio. Nome mi kreis paralelan strukturon de interretaj serviloj kies sendaĵoj ankaŭ trairas la "grandan fajromuregon" kaj do ebligas al enloĝantoj de Ĉinio aŭskulti la programojn de la Esperanta Retradio. Kaj mi esperas ke mi spertos agrablan surprizon pri vigla aŭskultado. Mi nun povas ĉiutage kontroli kiom da homoj en Ĉinio alklakas la ligilojn al nia retradio kaj tio donos al mi ankaŭ pli klaran bildon pri la situacio de Esperanto en Ĉinio. Ĉiukaze Ĉinio estas gravega ankaŭ por Esperanto.
____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero