Centjariĝo de E-kursoj che FEB



Tre estimataj, karaj gesamideanoj,
Regu ĉiam la paco de Dio en niaj koroj!
 
En Majo 1912, la Brazila Spiritisma Federacio - FEB iniciatis siajn senpagajn e-kursojn, kiuj iompostiome tiel vaste dissemiĝis en la Brazila Spiritista Movado, ke ili forte influis, kaj daŭre influas, la disvastigon de Esperanto en nia lando. Tiu iniciato nun fariĝas centjara kaj ja meritas indan memorfeston.
 
Gravaj e-pioniroj "fosis sian sulkon" per tiu agado, inter kiuj elstarigindas, en la spiritistaj rondoj, José Machado Tosta, kiu la unua gvidis kursojn en la Federacio, Ismael Gomes Braga, Porto Carreiro Neto, Francisko Valdomiro Lorenz (li ne gvidis kursojn, sed verkis la senkomparan Esperanto sem Mestre), krom ankaŭ Délio Pereira de Souza, Nelson Pereira de Souza, Paulo Ludka kaj multaj aliaj.
 
Sed pro la neŭtraleco kaj komuneco de tia esperanta disvastigilo, kiel lingvo-kursoj, mi celas, ke la memorfesto ne estu ekskluzive spiritista: en ĝi nepre kaj oficiale ankaŭ partoprenu, per oficiala reprezento, organizaĵoj de la movadoj neŭtrala kaj alireligiaj (interalie Oomoto, Bahai, LBV, Katolikoj), kiuj faras sian e-semadon ankaŭ per starigo de kursoj. Mi persone kredas, ke en tia karaktero la festo ne nur memorigus pri la spiritista iniciato sed ankaŭ kontribuus por ankoraŭ plifortigi la bonajn rilatojn inter tiuj movadoj.
 
En la neŭtralaj, ne-spiritistaj rondoj, brilis homoj kiel, interalie,  Everardo Backheuser, Melo e Souza, Jozefo Joels, Carlos Domingues, Braz kaj Cedilha Cosenza, Carlos Pastorino, Sylla Chaves kaj la ankoraŭ vivantaj (longan vivon al ĉiuj!) Floriano Pessoa, Jorge Campos, Jorge das Neves. Ĉi lastaj ankoraŭ estas eminentaj instruistoj de la Lingvo Internacia de D-ro Zamenhof en Brazilo.
 
Mi trovis en la junia numero de 1912 de Brazila Esperantisto, oficiala organo de tiama Brazila Ligo Esperantista, laŭdan informon pri la iniciato de FEB. Tie estas mencio pri la maja numero de samjara Reformador, kie aperis la sciigo pri la iniciato, krom ankaŭ aludo al tio, ke ĝin startigis preskribo statuta koncernanta Esperanton. Surbaze de tiu materialo, mi intencas verki artikoleton por Reformador. Sed, kiel supre dirite, estas ankaŭ deziro memorfesti la historie signifoplenan daton en  kunveno en la sidejo de FEB en Braziljo. Ĝi okazus en iu maja dimanĉo kaj havus kiel fonon ĝuste la instruadon de Esperanto.
 
Ege bonvenaj estos viaj opinioj, sugestoj pri koncerna programo kaj precipe proponoj pri helpo en la okazo se vi aprobas, parte aŭ entute, la ideon, ke la memorfesto estu plej ampleksa kaj havu karakteron ne ekskluzive spiritistan.
 
En atendo de via reago, mi ĉiujn kore salutas kaj restas, samideane, amike, frate via,
 
Affonso Soares
Direktoro de la
Departamento de Esperanto de FEB

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA