Mia profesio kaj Esperanto


mia_profesio.mp3 Listen on Posterous

La ekzistado kaj funkciado de la Esperanta Retradio estas konsekvenco el mia profesia kleriĝo kaj kariero. Inter la esperantistoj mi estas unu el malmultaj ekonomiistoj resp. komercistoj. Fakte mia profesio estis tiu de industria komercisto kio pro la forta eksport-orientiĝo de la industrio en Aŭstrio signifas ke mi estis eksport-komercisto, do en pluraj entreprenoj mi estis estro de la eksporta fako.

Pro mia intereso por fremdaj lingvoj kaj aliaj landoj estis tute nature ke post fino de mia universitata studado de entreprena mastrumado inkluzive de merkatiko mi serĉis okupon en kiu mi povus apliki mian scipovon de pluraj lingvoj. Kaj kiam mi kandidatiĝis por postenoj de eksportkomercisto mi bone povis prezenti tiun atuton kaj ricevis la postenojn. Mia profesio portis min al multaj landoj precipe en Eŭropo, sed ankaŭ al aliaj kontinentoj. Mi laboris en pluraj industriaj branĉoj: maŝinoj, ĥemio/farmacio kaj oficejaj aparatoj. Krome mi estis komercisto por mineraloj. Do miaj profesiaj spertoj estas sufiĉe larĝaj. Esperanton en mia profesio mi ne povis uzi sed mi ofte kaptis la okazon viziti esperantistojn en diversaj landoj. Vi povas facile imagi ke rilate al mia sinteno pri lingvoj mi malsamas al plej multaj esperantistoj: Mi certe havas pli realisman vidon. Kaj ĝuste tiu realisma vido montras al mi ke Esperanto estas bonega rimedo por plibonigi la komunikadon inter homoj kiuj bezonas pontolingvon kaj por akceli interŝanĝon en la kultura kaj kleriga sferoj. Kiel parolata lingvo Esperanto tiurilate kvalite multoble superas la anglan, ĝi ebligas atingi lingvan nivelon kiu kompare kun la angla tie estas nepensebla. Ke tio ne estas nura propagando, tion vi povas mem sperti en la Esperanta Retradio. Bedaŭrinde en la tutmonda esperantistaro estas nur malmultaj homoj en gvidaj pozicioj de la movado kiuj komprenas ke la plibonigo de la parolnivelo estas la decida faktoro en la nuna evolufazo de la lingvo. Jam kiel studento mi rigardis la disvastigon de Esperanto tra la okuloj de ekonomiisto kaj tial mi jam tiam havis grandajn problemojn kun la ideologoj en la tradicia E-movado. Sed bedaŭrinde tiam la mondo estis ideologie dividita inter oriento kun komunismo kaj okcidento kun kapitalismo, kaj tial la ideologia disputo malebligis sobran ekonomian pritraktadon de la afero de Esperanto. Nur ekde 1989 malaperis tiu dividiĝo de la mondo kaj iom poste aperis la interreto kiu nun decide akcelas la komunikadan kunkreskadon de la mondo. Tial nun estas la ĝusta tempo por rekonsideri la situacion de la lingvo Esperanto por trovi novajn gvidliniojn por nia agado.
________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero