Manĝo kaj memoro


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

mangxo_memoro.mp3Listen on Posterous
Dum manĝopaŭzoj en esperantistaj renkontiĝoj, mi ĉiam ŝercas kun miaj gesamideanoj, en restoracioj: "Ĉu vi manĝas por vivi, aŭ vi vivas por manĝi?..." La respondoj varias, sed ni ĉiam gaje ridas. Tamen, de nun mi prenos la demandon pli serioze, konsiderante ĉi tiun informon, kiun mi legis en prestiĝa brazila ĵurnalo "La Ŝtato San-Paŭlo", antaŭ kelkaj tagoj: "Maljunuloj forperdas memorkapablon pli ofte, se ili tro multe manĝas".

La artikolo raportas pri serioza scienca esploro farita ĉe 'Mayo Clinic', en Arizono, Usono. La aŭtoro, Yonas E. Geda, estas membro de la Usona Akademio de Neŭrologio. Li statistike studis la rilaton inter manĝokvanto kaj memorperdo, ĉe maljunaj homoj. Kaj li venis al la rezulto, ke se homoj pli ol 70-jaraj englutas pli ol 2100 kaloriojn tage, tiam ili havas duoblan riskon de la tiel nomata 'kogna forperdo'. Temas pri perdo de menskapablo precipe rilate la memoron, kio normale okazas dum maljuniĝo. Ekstrema grado de kogna perdo nomiĝas senildemenco. "Ni observis tendencon, kiu montras, ke ju pli granda kvanto da potage englutitaj kalorioj, des pli granda la risko de kogna perdo" – asertis S-ro Geda.

La eksperimento inkluzivis 1233 usonanojn 70- ĝis 89-jaraĝajn, mense sanajn. Dum la observado, tiuj partoprenantoj devis raporti la kvanton da kalorioj, kiujn ili manĝis aŭ trinkis, laŭ demandaro. Oni dividis ilin en tri egalajn grupojn: homoj el la unua triono manĝis potage 600 ĝis 1526 kaloriojn; homoj el alia triono manĝis po 1526 ĝis 2143 kalorioj; kaj homoj el tria grupo manĝis po 2143 ĝis 6000 kalorioj. La kalkuloj montris, ke la probableco de kogna forperdo estis pli ol duobla en la tria grupo, kompare kun la unua. La rezultoj estis la samaj, eĉ se oni konsideris la ekziston de diabeto, cerba iskemio, eduknivelo kaj aliaj faktoroj.

"Malpliigi la kvanton da kalorioj kaj engluti sanigajn nutraĵojn eble estas simpla maniero eviti memorperdon dum maljuniĝo" – fine diris la sciencisto. Lian studon oni prezentos okaze de la 64-a Jara Kunsido de Usona Akademio de Neŭrologio, en New Orleans, en aprilo 2012.

Nu, karaj geaŭskultantoj de la Esperanta Retradio, mi ripetas al vi la ŝercan demandon: "Ĉu vi manĝas por vivi, aŭ vi vivas por manĝi?..."
_________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA