Teknika progreso gravas ankaŭ por ni


teknika_progreso.mp3Listen on Posterous

Dum unuflanke la homaro kreskas, kio kaŭzas ĉiam pli grandan konsumon de naturaj rezervoj, aliflanke la homoj eltrovas ĉiam pli modernajn rimedojn por venki la problemojn kaŭzitaj de tiu kvanta kresko. Multaj teknikaj produktoj plifaciligas la vivon kaj donas eĉ pli altan konscion, kiel montras la komputiloj kaj la interreto.

Se ĉiujare aperas novaj produktoj aŭ modernigitaj versioj de jam konataj produktoj, la homoj devas adaptiĝi kaj lerni ĝuste uzi ilin por ĝui avantaĝon de la produktoj. Komputilo kaj interreto estas sendube tiaj rimedoj kiuj postulas multe da lernado por doni avantaĝon.

Estas konata fakto ke precipe junaj homoj sufiĉe rapide akceptas ĉion novan kaj rapide regas la uzadon de novaj teknikaj rimedoj. Ni pensu pri la "saĝaj telefonoj" kiuj kapablas multe pli ol nur realigi telefonajn interparolojn. Sed aliflanke precipe maljunaj homoj ofte havas problemon pri novaj teknikaj rimedoj. Necesas lerni kion signifas kio, kiun butonon premi ktp. Kaj ankaŭ la manoj ne plu estas tiel lertaj por premi malgrandajn butonojn. La industrio reagas je tio kaj ofertas ĉeltelefonojn por maljunuloj. Tiuj telefonoj havas pli grandajn klavojn kaj disponas nur pri funkcioj kiuj estas gravaj por tiu celgrupo.

Kio validas por la hodiaŭaj homoj ĝenerale, tio validas certe ankaŭ por la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto. Unuflanke la novaj teknikaj eblecoj estas "donaco de la ĉielo" por Esperanto, ĉar ili ebligas tutmondan komunikadon kaj vekas la kreemon, tamen aliflanke multaj esperantistoj ne sufiĉe kapablas uzi la eblecojn de la novaj rimedoj kaj tial estas blokitaj en sia kreemo. Antaŭ nelonge ekz. mi korespondis kun germana esperantisto kiun mi konas de mia junaĝo kaj kiu bonege parolas Esperanton. Li estus tre taŭga kunlaboranto por la Retradio. Sed li nur nun akiris sian unuan komputilon kaj kaj ne jam scipovas fari sonregistraĵojn. Tial mi devas ankoraŭ rezigni pri valora kunlaboranto.

Tio kondukas nin al ĝenerala problemo koncerne al la plua kresko de Esperanto: Dum la maljuna generacio disponas pri la lingvaj spertoj sed havas problemojn kun la novaj teknikaj rimedoj, ĉe la juna generacio estas inverse. Tie a tekniko ne estas problemo, sed la lingvon plej ofte la junaj homoj ne jam sufiĉe bone regas. Estus ideale se estus kunlaboro inter la generacioj. Tio helpus al ambaŭ kaj akcelus la pluan kreskon de Esperanto. Eble la Esperanta Retradio povas kontribui al la starigo de tia kunlaboro. Tio estus vere granda progreso!
_______________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero