Necesas nova paradigmo


paradigmo.mp3Listen on Posterous

Ni volas kompreni la mondon kaj la fenomenojn kiuj regas nian vivon, por ke ni ricevu gvidliniojn por nia agado. En la scienco ekzistas specifa nocio por tiu vido de la mondo, nome la scienca paradigmo. El Vikipedio mi prenis jenan priskribon:

Scienca paradigmo, el la greka (παράδειγμα parádeigma), estas aro de strukturoj aŭ vidpunktoj pri la mondo de iu scienca komunumo. Scienca paradigmo inkluzivas modelojn, teoriojn, presupozojn kaj valorojn.

Laŭ Thomas Kuhn estas periodoj de "normala" scienco, en kiuj ĉiuj sciencistoj havas saman vidpunkton, t. e. laboras ene de la sama paradigmo. Tio daŭras ĝis la apero de anomalioj, t. e. nevulgara okazaĵo aŭ neregula afero, ne klarigebla de la tiamaj reguloj aŭ leĝoj, io kion la kutimaj teorioj ne povas ekspliki. Tiam novaj teorioj estas proponataj kaj oni bezonas repensi la sciencajn konceptojn. Tio nomiĝas "krizo de paradigmo". Tiuj krizoj okazas tre malofte. Kuhn proponis kiel ekzemplon la "kopernikan revolucion". La modelo de Tero kiel centro de Universo estis anstataŭita de alia, en kiu la Suno estas la centro de la Universo. Tiu malfermas pordojn al novaj "neperfektaĵoj" en la universo, kiel la elipsaj orbitoj de Keplero kaj la krateroj en Luno de Galileo.

Montro de paradigma krizo estas la apero de hipotezo ad-hoc. Tio okazas kiam aperas nova teorio kiu estas stranga al tiama paradigmo. Oni proponas hipotezon ad-hoc por klarigi tion kion nova teorio ne sukcesis ekspliki. Ekzemple, kiam Alfred Wegener proponis la teorion pri la movo de kontinentoj, oni ne povis klarigi kial ili moviĝas. Sed estas fakto ke ili moviĝas (epur se muove, dirus Galileo...). Oni sugestis ke la gravita forto estas la kaŭzo de la movo de kontinentoj, malgraŭ ke ne estas ia scienca pruvo de tio. Tiu hipotezo ne daŭris, sed permesis ke oni pasu al aliaj problemoj en la teorio, ĝis oni malkovris la veran motivon de la movo.

Jürgen Habermas havas malsaman vidpunkton pri paradigmo. Laŭ li, eble estas kelkaj paradigmoj samtempe, ĉar ĉiu aro de sciencoj bezonas sian paradigmon. Do estus nune la Paradigmo de Materialisma Serĉo por natursciencoj, Paradigmo de Konstrua Serĉo por homaj sciencoj kaj Paradigmo de Kritika Demando por filozofio.

Rilate al la disvastigado de Esperanto ankaŭ ĝis nun regis certa paradigmo kaj mi opinias ke unuflanke la mondo dum tiuj 125 jaroj de ekzisto de Esperanto multe ŝanĝiĝis kaj ke aliflanke nia kompreno pri multaj fenomenoj decide pliboniĝis. Tial eblas renversi la regantan paradigmon kaj anstataŭi ĝin per nova kiu liveros al ni taŭgajn gvidliniojn por nia agado. Jen temo por alia sonartikolo.
_________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero