La ovo de Kolumbo por monda problemo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

ovo_de_kolumbo.mp3Listen on Posterous

Kiel ŝpari grandvaloran trinkeblan akvon

Unu el la problemoj, kiuj tre ĝenas la urbajn retojn de akvodistribuo en la tuta mondo, estas la perdado de konsiderinda kvanto da provizita akvo. Tiu ĉi malŝparo povas atingi 35 procentojn de la provizado. La ĉefa kaŭzo estas la alta akvopremo en la reta tubaro, kies stato estas ĝenerale malbona pro ĝia kadukeco.

La monda nesufiĉo de trinkebla akvo fariĝas pli kaj pli grava defio, kiu postulas utiligadon de tre variaj teknologiaj solvoj. Kune kun multekostaj klopodoj recikligi ekzistantajn akvajn rimedojn kaj trovi novan akvon, ekz. per sensaligo, oni emas fokusiĝi sur pli saĝa kondukado de akvodistribuaj retoj.

La celo estas eviti perdon kaj malŝparon de akvo kaŭzitajn de likoj en la urbaj akvoretoj. Jam delonge perdado de akvo prezentas tre gravan problemon, kiu koncernas la tutan mondon. Tamen nun, la teknika progreso kondukis al ŝango de aliro al tiu malnova problemo.

Anstataŭ okupiĝi ĉefe pri la konsekvencoj de akvolikoj, preferinde oni okupiĝas pri klopodoj ilin antaŭmalhelpi. Do necesas unue zorgi pri la troa akvopremo en la tubaro kaj la solvo troviĝas en ĝia daŭra memaĝustigebla reguligo.

Tre efika solvo estas la israela sistemo "Fluo-Kontrolo" konsistanta el komputilaj aparataro kaj programaro kaj hidraŭlikaj aparatoj, facile instaleblaj sur ĉiu ekzistanta krano de akvoreto.

Kompreneble la postulo de akvo ŝanĝiĝas dum la tagaj horoj laŭ la uzadkutimoj. Matene la akvouzo estas tre granda, aparte pro higienaj necesoj, kaj poste okazas denove amasa uzo nur dum la vesperaj horoj. Sed, krom tiuj pintohoroj, la postulo de akvo tre malpliiĝas dum tago kaj nokto.

La sistemo "Fluo-Kontrolo" daŭre ricevas, el nombro da taŭge lokitaj sentiloj, datumojn pri kio okazas dum la tuta tempo kaj oportune reguligas la akvopremon laŭ la ŝanĝiĝanta akvouzo.

Preferinde estas tuj adopti tian solvon ol investi grandegajn sumojn por renovigi la tutan malnovan tubaron.

Antaŭ preskaŭ unu jaro oni instalis tiun sistemon en antikva jerusalema kvartalo, kies akva tubaro suferas pro tre grava eluziĝo. Post kelkaj monatoj de adaptado kaj plibonigo, la reguliga sistemo atingis tre sukcesajn rezultojn: malpliigon de akvoperdo je 30 procentoj kaj de akvokvanto provizita al la tuta kvartalo je 12 procentoj. Laste sed ne malpli grave, dum malpli ol unu jaro la ŝparo de akvo repagis la investitan monon.

Baldaŭa instalado de la sistemo "Fluo-Kontrolo" okazos en Brazilo laŭ mendo de la akva entrepreno de la urbo San-Paŭlo, la kvina plej granda urbego de la mondo.
____________________________________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero