Bakterioj produktas elektron


bakterioj_elektron.mp3 Listen on Posterous

La uzo de bakterioj por produkti elektron en mikrobaj fuelaj ĉeloj estas plua kontribuo por daŭrigebla ekologia energiprodukta sistemo. Certaj bakterioj en purigejoj de rubakvo ne nur purigas la rubakvon sed ankaŭ produktas elektron el ĝi. Kio nun funkcias en laboratoria mezuro, tio post 10 jaroj povos funkcii en grandaj komunumaj akvopurigejoj.

La baza fenomeno de la biologia fuela ĉelo estas konata jam de 100 jaroj. Sed la sciencistoj ne sufiĉe progresis dum longa tempo. Tamen hodiaŭ oni disponas pri pli bonaj materialoj kaj oni eltrovis kiuj bakterioj plej bone kapablas produkti elektron el la rubakvo. Temas precipe pri metalreduktaj bakterioj. Ili kontentigas sian energibezonon per la prilaborado kaj malkonstruado de rubaĵoj kaj ili povas transdoni la dum tiu procezo produktitajn elektronojn ekzemple al elektrodoj kaŭzante tiel fluon de elektra kurento. Por atingi tion ili algluiĝas helpe de specialaj proteinoj en siaj ĉelmembranoj al la elektrodoj kaj ili formas kune kun aliaj bakterioj etan tavolon da mikroboj. La esploristoj ne jam precize scias kiom el a 3000 specioj de bakterioj de la rubakvo kapablas tiel produkti elektron, sed ili malkovras ĉiam pli da ili. En speciala projekto esploristoj de la Teknika Universitato en Brunsvigo/Germanio serĉas krome bakteriojn kiuj malkonstruas problemecajn restojn de antibiotikoj. Certe ekzistas pli kostofavoraj alternativaj eblecoj por la produktado de elektro. La ĉarmo de la mikroba fuela ĉelo kuŝas tamen en ĝia duobla utilo. Ĝi ne nur purigas rubakvon biologie sed ĝi samtempe produktas elektron. Tio estas vere daŭrigebla projekto. Kaj ĝi ŝparas elektron, ĉar la akvopurigejoj pro la grandmezura aeruma tekniko estas veraj vorantoj de elektro. Studaĵoj diras ke 10 procentoj de la elektro konsumita de komunumaj prizorgaj entreprenoj koncernas rubakvopurigejojn. Jam nur en Germanio funkcias 10.000. Tio vere estas konsiderinda ŝparpotencialo por la ĝisnune produktita elektro. Kaj oni povos eĉ redoni elektron al la kurenta reto. Ĝis nun la rubakvopurigejoj malŝparas energion por neniigi energion. Nome la rubakvo enhavas trioble da energio ol estas konsumata ĝis nun por la purigado de la rubakvo.


___________________________________

Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA