Aŭtomatizitaj servoj



automatizitaj_servoj.mp3Listen on Posterous

Dum vintraj labortagoj mi ĉiumatene veturigas mian edzinon al la stacidomo kiu troviĝas en distanco de 2 kilometroj. Tute proksime al nia domo troviĝas benzinstacio kiun ni preterpasas. Ni vidas la elektronikajn ŝildojn kun la aktualaj prezoj de benzino. La prezoj povas ŝanĝiĝi plurfoje tage. Nuntempe ili estas konsiderinde pli altaj ol antaŭ 2 semajnoj ĉar la kurzo de la eŭro rilate al la dolaro falis. La mirinda afero estas ke ne nur la prezoj montriĝas sen iu ajn homa interveno surloke, sed ankaŭ la tuta prenado de benzino funkcias plenaŭtomate. Do la solaj homoj ĉe la benzinstacio estas la klientoj.

Simile okazas ĉe la stacidomo. En ĝi haltas nur regionaj trajnoj kaj ankaŭ ĝi funkcias tute sen homoj deĵorantaj tie. KIam alvenas trajno, oni anoncas ĝin per laŭtparolilo, sed la voĉo venas el komputilo. Nur en la trajno mem deĵoras lokomotivestro kaj konduktoro por la pasaĝeroj.

Post la stacidomo povas okazi ke mi volas depreni monon de mia konto ĉe ŝparkaso. Je la 7-a kaj duono matene la giĉetoj ne jam estas malfermitaj, sed tio ne ĝenas min. Kvankam la pordo de la banko estas ŝlosita mi povas malfermi ĝin per mia bankomat-karto kaj povas eniri antaŭsalonon kie troviĝas diversaj aŭtomatoj per kiuj mi povas ricevi monon aŭ ĝiri monon. Mi povas ankaŭ elprinti mian konteltiron se mi volas.

Sed tiu aŭtomatizita mendado de servoj kaj la sekva pago - kiel okazas ekzemple ĉe la biletaŭtomatoj en la stacidomo - ne nur funkcias ĉe tiaj publikaj maŝinoj, sed ĝi funkcias ankaŭ hejme ĉe la propra komputilo. Oni bezonas por tio aliron al la interreto kaj printilon kaj jen oni povas plani, mendi kaj pagi ekz. flugvojaĝon ĉu interne de Eŭropo ĉu ĉirkaŭ la mondo. La vizito al vojaĝagentejo fariĝis superflua kaj anstataŭ trafoliumi dikajn katalogojn oni vizitas la koncernajn retpaĝojn de turismaj entreprenoj kaj oni esploras la lokajn cirkonstancojn ekz. per Guglo-mapoj.

Kiam mi pasintjare mendis mian flugvojaĝon al Britio per RyanAir mi elprintis miajn flugbiletojn mem kaj samtempe mi mendis la trajnbiletojn por la fervojo de la flughaveno al la urbo. Post la mendo mi ricevis kodon kiun mi notis kaj - alveninte en la flughaveno Londono-Stansted mi entajpis la kodon en biletaŭtomaton kiu poste elkraĉis la menditajn biletojn. Per tiu procedo mi ŝparis multe da mono ĉar la biletoj kostis en tiu kazo nur ĉirkaŭ la duonon de la ordinara prezo.

Oni ja bezonas certan lertecon por uzi ĉiujn aŭtomatojn kaj precipe maljunuloj povas havi problemojn. Sed mi ne volas plendi: La progreso estas vere okulfrapa. Nun eblas konkeri la mondon jam de la hejma komputilo. Eĉ se multaj servoj funkcias sen interveno de homoj, finfine eblas renkonti multajn aliajn homojn kaj do ne estas manko de personaj kontaktoj. La aŭtomatoj tiel ne nur plifaciligas nian vivon sed ankaŭ malfermas al ni la eblecon plibeligi nian vivon.

_________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero