Trovi niĉojn por nia lingvo


trovi_nicxojn.mp3Listen on Posterous

En antaŭa sonartikolo mi konstatis ke Esperanto en la merkato de helplingvoj ludas nur malgrandan rolon kompare kun la angla. Por Esperanto en tiu merkato certe estas niĉoj kaj en tiuj niĉoj nia lingvo devus unue firme ennestiĝi antaŭ ol kreski pli vastkampe.

Por trovi tiujn niĉojn necesas fari profilojn kaj de la angla, kaj de Esperanto, do analizi la diversajn ecojn de la lingvoj el lingvistikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj vidpunktoj. Per la komparo tiam eblos konstati ĉe kiuj ecoj Esperanto superas la anglan kaj je kiu grado. Mi prenu ekzemplon: La aŭdkompreneblo de Esperanto estas decide pli bona ol tiu de la angla. Esperanto ekzemple havas nur 5 vokalfonemojn (a, e, i, o, u) dum la angla havas ĉirkaŭ 22. Kaj tiuj 22 vokalfonemoj laŭ regiono kaj socia tavolo forte varias.

Tial oni bezonas sufiĉe longan tempon de alkutimiĝo al specifa prononco de la angla resp. oni bezonas la kapablon ŝalti en la aŭdado de unu prononcmaniero al alia. Eĉ se oni sukcesas fari tion, la afero estas plej ofte sufiĉe streĉa kaj malagrabla kaj oni limiĝas tial al tia aŭskultado kiu nepre necesas, ekz. en profesiaj aferoj. Por libervola aŭskultado plej ofte la motiviga energio ne plu sufiĉas.

Jen tio jam montras kie troviĝas niĉo por Esperanto, nome en la kultura sfero. Se oni povas aŭskulti altnivelajn paroladojn en Esperanto kaj tuj sukcesas aŭdkompreni ilin, tio montras ke eblas ekspluati tiun avantaĝon de Esperanto. Tiu avantaĝo estas tiel granda ke eĉ eblas ĝui la lingvon resp. tion kion oni aŭskultas.

Mi nun ne povas prezenti al vi kompletan analizon de la profilo de Esperanto. Vi povas mem prensi pri tio. Certe ekzistas ankaŭ aliaj ecoj de Esperanto kie ĝi ofertas grandan avantaĝon kompare kun la angla. El tiu analizo eblos trovi pluajn niĉojn. Labori en niĉoj havas la avantaĝon ke jam malmultaj agantoj per malmulte da monrimedoj povas atingi tre multe.

La Esperanta Retradio estas ekzemplo por tia niĉa agado. La rimedoj estas ja tre modestaj, la efiko tamen estas tre pozitiva. Tio fariĝos pli kaj pli videbla kaj la pozitiva evoluo eĉ plirapidiĝos. Paroli en la Esperanta Retradio kondukos al sukceso!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA