TEJO-aktuale


tejo aktuale
Numero 293, 2011-12-13


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


[JUNULARA E-SEMAJNO] TRAJNKARAVANO AL JES

Saluton JES-partoprenontoj!

Ni ŝatus vin informi pri ebleco malmultekoste vojaĝi al JES 2011, se vi loĝas en okcidenta Eŭropo. Estos denove trajnkaravano, kie oni grupe vojaĝas kaj profitas de la grupaj rabatoj, kaj samtempe jam komencas la esperantumadon pli frue! La aliĝilo troviĝas ĉe http://tinyurl.com/JES2011

Jen priskribo de la karavano:

Branĉoj de la karavano foriros el multaj urboj je la 26-a de decembro. Nature ankaŭ etaj urboj (kiujn ni ĉi tie ne mencias) estas trairitaj. Se vi estas interesata, bonvole indiku tion. Ni planas karavani:

- el Strasburgo trairante la jenajn urbojn: Baden-Baden, Karlsruho, Wurcburgo, Erfurto, Magdeburgo, Berlino kaj Frankfurto-ĉe-Odero.

- el Forbaĥo tra Majnco, Frankfurto-ĉe-Majno, kaj Kaselo.

- el Vieno tra Pasavo, Nurenbergo, Lepsiko kaj Kotbuso.

- el Hamburgo.

- el Venlo tra Duisburgo, Dortmundo, Mindeno kaj Hanovro.

La 27-an de decembro laŭplane je 16:29 ni atingos Gdanskon.

Prezoj estos €30 por ĉiuj branĉoj, krom €35 de Vieno kaj €20 de Berlino.

Estos ankaŭ revenkaravanoj al la samaj urboj. Prezoj por ili estos samaj. Ili alvenos dimanĉe vespere krom al Strasburgo kaj Vieno.

Se vi deziras pli da informoj, bonvolu aŭ respondi al alekĉjo ĉe gmail.com , aŭ rete aliĝi ĉe tiu ĉi retpaĝo: http://tinyurl.com/JES2011

Alekĉjo kaj Roĉjo

[BAVELETO] SEMINARIO SANO-2 (28.12.11 - 02.01.12) EN HERZBERG - LA ESPERANTO-URBO

Vi gajnos multe, vi ŝparos multe!

Saluton,

de la 28a de decembro 2011 ĝis la 2a de januaro 2012 okazos la jarfina seminario SANO2 (nun en libera maniero) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.

Bonfartu jarfine en Herzberg am Harz, kie estas la plej multaj Esperanto-ofertoj en la mondo. Per via partopreno eku kaj subtenu novan, sukcesan jaron en la Esperanto-urbo!

Kelkaj informoj:

1) SANO 2 okazos en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.

2) Ĝi estos "libera seminario". Ni atendas vian kontribuon, preleg- kaj prezentadofertojn por la komuna programo.

3) Ĉiu serĉas propran tranoktejon laŭ propra deziro, ekz. pensionojn kaj hotelojn (ekz. hotelo Jägerhof).

La hotelon "Englischer Hof" ni peros por vi laŭ via deziro. La tranoktejojn vi pagos mem surloke. Se vi bezonas helpon por trovi favorprezan eblecon, bv. kontakti nin.

4) La restoraciojn ni/vi povos elekti surloke laŭ interkonsento. Nun ekzistas multaj restoracioj en Herzberg kaj la plej multaj eĉ havas esperantlingvajn manĝokartojn.

5) Por la silvestra vespero, nokto ni rekomendas denove la ĉinan restoracion kun abunda bufeda oferto.

6) Komuna kunvenejo povos esti ekz. la urba biblioteko aŭ ICH (Esperanto-Centro). En la Esperanto-domo granda biblioteko estos je nia dispono ankaŭ kun muziko kaj filmoj.

7) En la urbocentro belegaj kinejaj salonoj atendos vian viziton

8) Interesajn vizitojn, ekskursojn kaj urborigardadon, ekz. en Nordhausen, Göttingen au Kassel aŭ al naĝejoj, saŭnejoj ni komune planos.

Ankaŭ migradoj kun gvidado eblos laŭ interkonsento en la vintra Harz-montaro.

9) Do, vi povos grandparte mem krei kaj kunorganizi agrablan restadon en amika rondo. Ni nur petas 20 eurojn (kiel organizan kaj kulturkotizon).

10) Bv. aliĝi baldaŭ, sed laŭeble antaŭ la 30a de novembro 2011. Bv. skribi, de kiam ĝis kiam vi partoprenos.

Pluaj ofertoj kaj novaj ideoj estas bonvenaj.

Amike kaj samideane salutas

Petro, Zsofia kaj la ICH-teamo

http://esperanto-urbo.de (multlingva)

[ESPERANTISTOJ] UTILAJ INFORMOJ PRI NOVA

Utilaj informoj pri NOVA: https://novjaraaranĝo.wordpress.com/kiel-pagi/informoj/

[AMIKOJ DE LA KOPENHAGA ESPERANTISTO-KLUBO] INVITILO AL SUD-AZIA SEMINARIO EN NEPALO

NEspA unuanime akceptis proponon de KAEM okazigi unuan Sud-Azian Seminarion (SAS) en Nepalo. Ties ĉefa celo estos disvastigi Esperanton kaj kunigi Esperantistojn en la regiono. Ni multege diskutis pri tiu temo dum la UK en Kopenhago. Kaj laŭ plano, SAS okazos venontjare (2012) de la 1-a ĝis la 6-a de marto en Katmando. Ni esperas ke KAEM subtenos morale kaj finance tiun ĉi programon. Ni invitas ĉiujn Esperantistojn el la tuta mondo por internaciigi la etoson. Jen estas la proponita programo:

1-a de marto: Bonvenigo, registrado kaj interkona vespero

2-a de marto: Inaŭguro kaj fakkunsidoj

3-a de marto: Fakkunsidoj

4-a de marto: Libera tago

5-a de marto: Fakkunsidoj

6-a de marto: Ferma ceremonio.

Ni organizos ekskurzon antaŭ aŭ post la Seminario se montriĝos intereso.

Pliaj informoj: Bharat nespa_bharat ĉe hotmail.com

PRINTEMPE 2012, Ĉ. 5-A ĜIS 12-A DE APRILO 2012

Karaj partoprenintoj de EsperantoLand-renkontiĝoj kaj interesitoj,

esperinde vi ĝuis vian partoprenon dum diversaj EsperantoLand-renkontiĝoj. Kaj eble vi ŝatos veni al nia internacia kunveno dum la paskaj tagoj 2012, ĉu? Ni ĝojus revidi vin!

Sur monto kun rigardo al la rivero Mozelo

Por PRINTEMPE 2012 ni rezervis lokojn en la renkontiĝejo 'Marienburg', bele situanta sur monto kun la rivero Mozelo ambaŭflanke, meze inter Koblenz kaj Trier. Denove do PRINTEMPE estos proksima al Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando - ni esperas kaj fidas, ke estos ankaŭ ĉi-foje bele internacia rondo de partoprenantoj.

Ĵaŭdo, 5-a, ĝis ĵaŭdo, 12-a de aprilo 2012

La paska dimanĉo estos la 8-a de aprilo 2012. Provizore ni elektis la tempon de la antaŭa ĵaŭdo ĝis la posta. Ĉu bone tiel por vi? Dum kiuj tagoj vi ŝatos veni?

Promenoj kaj vizitoj, prelegoj kaj interparoloj

La programo estos simila al la pasintjaraj: Ni iom promenos en la ĉirkaŭaĵo, faros ekskursojn al urbetoj kaj aliaj interesaj lokoj, havos kelkajn prelegojn, lingvokurson kaj certe multajn personajn interparoladojn.

Informilo kaj aliĝo

Sur http://www.esperantoland.org/printempe vi trovos kelkajn fotojn de la domo, pliajn informojn kaj la aliĝilon.

La prezojn por partatempa partopreno, por posta aliĝo kaj la ceterajn kondiĉojn bv. trovi sur nia retejo http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#plena .

Antaŭdankon pro via eventuala aliĝo!

Ĉion bonan al vi, mi antaŭĝojas vidi vin eble dum la venonta PRINTEMPE

Lu

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand

Internaciaj ferioj

http://www.esperantoland.org

[ESPERANTO] HAVEBLAS LA 75A ELSENDO DE VARSOVIA VENTO

En la 75a elsendo de Varsovia Vento Marta, Goŝka ME, Rudzia kaj Karina pri viaj reagoj, interparolo kun Julián Hernández pri la kuba E-movado post la UK kaj IJK, la postsomera sonraporto de Ari pri la junulara movado en Kubo kaj kadre de la radio teatro de VV "Trompo" de Emilija Lapenna - ni rekomendas!!! Bonan aŭskultadon! http://www.podkasto.net

[BAVELETO] KUNIGI EUROPANOJN PER TEATRO

Saluton,

Ĉu vi jam aŭdis pri *projektita **eŭropa esperantlingva **teatro-lernejo 2014*, kie dum 10 monatoj, *27 **gejunuloj** el 27 europaj landoj kune vivos kaj laboros* ligitaj per la sama pasio pri teatro *por ludi poste teatron en ĉefurboj de **Europa Unuiĝo*? *

Tiu teatra altlernejo akceptos po **unu studento** **el ĉiu lando de Europa Unuiĝo** **parolanta *aŭ ne* *esperante. *La komunikilo estos Esperanto, progresive instruata dum la unuaj monatoj de la kursaro. T*iel lingvoj estos nek baro nek avantaĝo por la staĝanoj: ĉiu povos paŝi al aliulo, justa paŝo por krei veran fratecon*. *

Ĉi-jare ni faris multe por diskonigi projekton per ret-listoj kaj dum diversaj E-kongresoj, sed por vere sukcesi la ideon, necesas por ni trovi *ambasadoroj parolantaj esperante *el ĉiu lando de la Europa Unuiĝo kiu volus helpi nin pri *:*

- la varbado, en sia lando, *gelernontojn (tiuj-ĉi ne nepre scipovu Esperanton)*

kaj (aŭ)

- la serĉdo, en sia lando, de subvencio por vivkostoj de la lernanto el sia lando

kaj (aŭ)

- la trovado de loko por la teatra prezentado en sia lando, fine de la trejnado

kaj (aŭ)

- la diskonigo de informojn pri la projekto en sia lando Esperante ke vi dezirus iĝi nia ambasadoro, ni invitas vin plenigi kaj sendi al ni la aliĝilon http://www.dlptheatre.net/Esperanto/Serco_ambasadoro_por_la_projekto_teatro_Eo.pdf .

Se vi havas konatulojn en aliaj landoj de la Europa unuiĝo, bonvolu informi ilin pri tiu civitaneca projekto dank al nia retpaĝo http://www.dlptheatre.net/Esperanto .

Korajn salutojn kaj antaŭdankojn pro via helpo

Jadwiga RUDA kaj Fabrice Carrey

Asocio MORGAŬ LA PRINTEMPO

Adreso:

DEMAIN LE PRINTEMPS

14 rue de la Tour d'Auvergne

75009 Paris

Francio

Tel/fakso + 33 1 42 81 33 96

morgau.la.printempo ĉe gmail.com

http://www.dlptheatre.net * (vizitu la** version en Esperanto) *

https://www.facebook.com/morgaulaprintempo

[INSTRU-GERMAN] JUBILEO NE MALTRAFENDA!

Esperanto 125-jara – okazo por ne maltrafi!

La 26an de julio 2012, okazos la 125-jara jubileo de Esperanto - la apero de ĝia Unua Libro. Jen okazo por ekspluati – per varb-kampanjoj kaj oferto de modernstilaj kursoj. Kelkaj landoj formulis planojn kaj starigis jubileajn teamojn. Sed ĝis nun ne videblas internaciaj elpaŝoj. ILEI ekde septembro 2010 provis preni gvidan rolon en tio – vidu revuon Esperanto de aprilo 2011. ILEI strebas nun transdoni la organizan flankon de la projekto al aliaj, por koncentri siajn magrajn fortojn al la pedagogiaj ebloj de la jubileo.

ILEI kaj jubileemuloj nun kompilas kaj akceptigas malgrandan internacian liverteamon por kunordigi la landajn agadojn. Ĝia nuna konsisto inkluzivas reprezentantojn el tri kontinentoj - kaj de ILEI. La teamo komencas arigi raportojn de landaj planoj – ekzistas projektoj, komisiito aŭ prepargrupo en pluraj landoj – i.a. Britio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio kaj Kubo -- sendube ankaŭ en pliaj. La teamo diskonigos plie landajn planojn, kaj pretigos konsilarojn pri la ebloj konigi la jubileon kaj oferti kursojn al pli vasta publiko. La dekomenca ideo de ILEI estas oferti kursojn kun 125 partoj plenumeblaj rete tra la 125 tagoj antaŭ la jubileo, do inter la 23a de marto kaj la 26a de julio. ILEI laboras krei tian 125-etapan kurson. Jen la esencaj trajtoj de tiu kurso:

 Ĝi estos nur cel-lingva kaj kiom eble memklariga.

 Humuro ludu esencan rolon en la kurso por teni la intereson de lernantoj.

 Ĝi uzu maksimume situaciojn kun realismaj, praktike uzeblaj frazoj.

 Ĝiaj situacioj estu allogaj por la celatoj – junuloj en komputika kaj konektita mondo. Tamen la kurso konvenu al homoj de ajna aĝo (ekde la 10-jaraj!).

 La kurso baziĝu sur originala didaktika ŝtuparo, bazita sur la unikaj kvalitoj de la lingvo. Sekve, ĝi estos tre verbo-centra kun atento al la transitiveco de la verboj.

 Ĝi ne timu prezenti eksplicite gramatikon – sed en alloga maniero, kiu ne regos super la situacioj.

 La gramatikaj klarigoj uzu nur tiajn lingvajn elementojn, kiuj estas jam prezentitaj.

 La situacioj fariĝu ĉiam pli variaj, transkulturaj kaj inkluzivu erojn pri la Esperanta vivo.

La kurso enhavu son- kaj film-materialon – pri tio ni serĉas kunlaborantojn, ankaŭ por la defia tasko transigi la materialon al la reta HTML-formato.

Landaj Asocioj de UEA kaj Landaj Sekcioj de ILEI povos ludi aktivan rolon en la jubileo. ILEI delonge (ekde sept 2010!) dissendadis peton al tiuj, ke ili nomumu reprezentanton por ligi la naciajn kaj internaciajn planojn. Asocioj kaj sekcioj povas starigi projekt-teamojn por prepari kampanjojn. Agadterenoj inkluzivas kontaktadon kun ĵurnalistoj, starigon de reklam-kampanjoj, kaj adapton de ekzistantaj kursoj por jubilea uzo kaj esploron kiel la internacia kurso de ILEI estu uzebla enlande.

Ni laboregas, ke baldaŭ ekzistu internaciaj retejoj pri la jubileaj preparoj, kune kun probonebla kurso-materialo.

Stefan MacGill, prezidanto de ILEI.

UEA EN AFRIKA KONGRESO PRI KULTURO

Nome de la Afrika Komisiono de UEA Adjé Adjévi partoprenis la Unuan Tutafrikan Kongreson pri Kulturo. Ĝin organizis sub la aŭspicioj de la togolanda registaro la Afrika Reto de Kultur-Iniciatintoj kaj Entreprenistoj (RAPEC) kun la temo Kulturo, ilo por evoluo en Afriko la 17-an kaj 18-an de novembro en Lomeo.

Okazis laŭtemaj prelegoj kaj atelieroj, i.a. pri vivantaj spektakloj, eldonado/distriburetoj, modo, belartoj kaj bildarto/komunikado. En la lasta, kiun prezidis la ministro Cornélius Aidam, Adjé Adjévi intervenis, kiam leviĝis la problemo pri harmoniigo de rilatoj inter kulturaj agantoj en Afriko. Mi proponis Esperanton por kontaktlingvo inter afrikanoj kaj inter Afriko kaj la cetera mondo. Kvankam la propono ricevis komenteton flanke de la gvidanto, ĝi ne eniris la finan deklaron de la kongreso.

Mi ĝojas pri la partopreno en la diskutoj, ĉar tiel mi povis almenaŭ semi la grajnon en la kapojn pri nia lingvo. Plie, kun helpo de sinjoro Kouevigan Koffi, eksa sekretario de la landa asocio en Togolando, mi disdonis centojn da varbiloj al gekongresanoj kaj havis private kun kelkaj el ili viglan diskuton pri Esperanto.

Pluraj centoj da homoj el preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj ĉeestis la kongreson, kiun malfermis la nuna ministro pri artoj kaj kulturo s-ro Yacoubou Koumadjo Hamadou en la konferencejo de la regiona banko BIDC. La konkludoj de la laboroj de tiu tutafrika renkontiĝo estos prezentitaj al politikaj decidantoj de afrikaj landoj, al Afrika Unio kaj al diversaj institucioj.

Ĉar revi unufoje estas simpla revo, sed revi dufoje estas komenco de la realigado, la Afrika Komisiono kaj mi ĉiam pli decide intencas partopreni en tiaj aranĝoj por disvastigi Esperanton en la tuta Afriko. Tion ni povos fari nur helpe de donacoj al Fondaĵo Afriko de UEA.

Adjé Adjévi

Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA

(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 434, 2011-11-22, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=434 )

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://novjaraaranĝo.wordpress.com

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org .

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj


Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://reto.uea.org -> Retlistoj


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA