Neĝo por skiado


negxo_por_skiado.mp3Listen on Posterous
Schneekanone

La vintra turismo en Aŭstrio ludas gravan rolon, eĉ pli grandan ol la somera. La montaro certe ankaŭ dum la varmaj sezonoj estas alloga por tie migri kaj grimpi. Sed tio alportas konsiderinde malpli da mono ol la vintra sporto. La skiado estas sufiĉe multekosta ebleco ĝui la vintron. Kaj skiado estas eĉ suifĉe danĝera tempopasigo kiel montras multaj gravaj akcidentoj sur la skipistoj. Sed nek la altaj prezoj nek la danĝeroj fortimigas la homojn alvojaĝi amase por pasigi unusemajnan vintran feriadon.

La gastejoj kaj hoteloj ofertas ĉian lukson kun saŭnoj kaj naĝejoj kaj kun bongustaj vesperaj manĝoj post dumtaga skiado. La gastoj ne bezonas proprajn skiojn, ili povas lupreni ilin surloke. La esencan servon oni akiras per la aĉeto de "ski-pasporto" kiu rajtigas la gaston uzi ĉiujn ski-liftojn de la regiono dum certa tempo, t. e. kutime pluraj tagoj. Kompreneble por familioj haveblas rabatoj kaj tiel oni allogas ankaŭ familiojn kun infanoj. Tiuj infanoj plej ofte partoprenas en skiado-kursoj. Skiad-instruisto estas oficiala profesio.

Alveninte ĉe la supro de monto la gastoj havas okazon preni sunon kiu estas en tiu alteco sufiĉe forta. Tial necesas ŝmiri la vizaĝon kun sunprotekta kremo por eviti bruliĝon de la haŭto.. La skipistoj estas larĝaj kiel aŭtoŝoseoj kaj do eblas tre komforte gliti zigzage malsupren sur bretoj kiuj jam de longe ne plu estas nur el ligno sed estas kunmetaĵo de diversaj materialoj.

Gravas ke la pistoj estu bone preparitaj. Por tio necesas sufiĉe da neĝo en la ĝusta kvalito. Ofte la natura neĝo ne sufiĉas aŭ tute mankas kiel ĉi-novembre kaj la kvalito de la natura neĝo ofte ne taŭgas por la amasa skiado. Oni do produktas artefaritan neĝon per t. n. neĝo-kanonoj kiuj transformas malvarman akvon al laŭnorma neĝo-pulvoro kondiĉe ke la temperaturo estas sub nul gradoj. Tiel oni preparas kompletajn skipistojn tute el artefarita neĝo kaj povas tiamaniere oferti al la gastoj bonegajn cirkonstancojn por ĝui la vintron.

Do kvankam momente en la montaroj apenaŭ neĝis, la turismaj entreprenoj estas tute optimismaj ke ili havos perfektan komencon de la ski-sezono la 9-an de decembro kaj ke la tuta sezono estos sukcesa pro la granda intereso de gastoj el Aŭstrio kaj precipe el la najbaraj landoj.

La montaraj regionoj iam estis ege malriĉaj sed nun la situacio estas tute alia. La vintra turismo grave kontribuas al la bona ekonomia situacio en Aŭstrio.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero