Kiu nenion havas povas ĉion doni



Kiu nenion havas povas ĉion doni

kiu_nenion_havas.mp3 Listen on Posterous

Antaŭ unu jaro riĉa entreprenisto publike vendis sian vilaon en la tirola vilaĝo Telfs. La domon ne ricevis alia riĉulo kiu povus pagi la altan sumon de pli ol 2 milionoj da eŭroj, sed virino en Bavario kiu ĝis nun ne loĝis en propra domo. Kiel tio eblis? La vendo de la domo okazis en formo de lotumado. La posedanto de la domo Karl Rabeder disvendis entute 21999 lotojn je prezo de po 99 eŭroj kaj okazigis publikan lotumadon. La aĉetintoj de la lotoj kiuj ne gajnis la domon tamen povis havi la senton ke ili faris ion bonan: Nome Karl Rabeder donacis la tutan enspezitan sumon al fondaĵo por mikrokreditoj.

Lian entreprenon pri endomaj ornamaj akcesoraĵoj li jam antaŭe estis vendinta. Li fordonacis sian tutan monon ĉar li volis vivi feliĉe kaj la posedado de grandaj havaĵoj estis malhelpo por tio. Karl Rabeder vivas nun en la sama tirola vilaĝo en luprenita montara kabano kun 19 kvadrataj metroj kaj volas vivi tie laŭ finance reduktita vivostilo per ne pli ol 1000 eŭroj monate. En libro kun la titolo "Kiu nenion havas povas ĉion doni" li priskribas sian vivovojon kaj klarigas kial li finfine rezignis pri materialaj posedaĵoj kaj nun dediĉas sin al helpo al homoj en evolulandoj kaj al poranima konsilado al gvidantoj de entreprenoj kaj pintaj sportistoj en seminarioj.

Karl Rabeder estas estro de senprofita asocio "MyMicroCredit.Org" kiu kolektas kreditmonon en Eŭropo por disponigi ĝin al entreprenemaj homoj, precipe en Latina Ameriko, kiuj per tre malaltaj investoj povas fondi malgrandan entreprenon kaj tiel daŭre vivteni sin kaj siajn familiojn.

Karl Rabeder naskiĝis 1962 en Linz/Supra Aŭstrio kaj unue laboris en la gepatra legomkomerco en loka merkato en Linz. Post la transpreno de la entrepreno de siaj gepatroj li komencis ankaŭ vendi tie ornamajn akcesoraĵojn kaj sukcesis kun tiuj varoj eniri la pograndan komercon. Tiel li finfine povis vendi tre altajn kvantojn kaj liaj profitoj el tio akumuliĝis ke li jam kiel 35-jarulo fariĝis milionulo. Lia hobio de velaviado kondukis lin al ĉiuj partoj de la mondo kiam li partoprenis en mondaj ĉampionadoj. Tiel li konatiĝis kun Latina Ameriko kaj ekkonis la eblecojn kiel helpi al la homoj tie. Li engaĝiĝis en la starigo de reto de mikrokreditaj organizoj.

Pri la funkciado de mikrokreditoj mi parolos en alia sonartikolo.


_________________________________________________________
http://esperanto.brazilo.org = Brazila Virtuala Movado

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA