Aktorino Vida Jerman forpasis


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 438
2011-12-11


AKTORINO VIDA JERMAN FORPASIS

La elstara kroata esperantista aktorino Vida Jerman forpasis la 10-an de decembro en Zagrebo en la aĝo de 72 jaroj. Ŝi naskiĝis la 28-an de majo 1939. Kroataj amaskomunikiloj, kiuj vaste raportis pri ŝia forpaso, karakterizis ŝin kiel legendon de la kroata teatro. Saman statuson ŝi akiris ankaŭ en la Esperanta teatro.

Vida Jerman diplomiĝis en la Zagreba Akademio de Dramarto. Ŝi laboris en diversaj teatroj kaj rolis en pluraj filmoj, interalie en Kiu kantas, malbonon ne planas de Kreŝimir Golik (1970), konsiderata la plej bona kroata filmo de ĉiuj tempoj, kaj La elekto de Sophie de la usona reĝisoro Alan Pakula (1982).

Al la Esperanta teatro Jerman kontribuis ekde 1973, kiam ŝi aliĝis al la Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo kaj debutis en Doktoro Rosales de G. Silfer. Antaŭ la monda publiko ŝi famiĝis en la 71-a UK en Pekino en 1986 per la monodramo Virino, kiu flustris en uragano de S. Štimec. Ŝi aktoris ankaŭ en multaj aliaj UK-oj, prezentante i.a. Amo per proverboj de A. Azevedo en Havano (1990; kun Saša Pilipović), Inventante ke mi sonĝas de J. Agustín en Adelajdo (1997), La rompita virino de S. de Beauvoir en Montpeliero (1998), La poto de Ŝ. Alejhem en Tel-Avivo (2000), kaj La plej longa tago de Maria Theresia kaj Judita de la kroata verkisto Miro Gavran, respektive en Zagrebo (2001) kaj Pekino (2004). Plurajn verkojn ŝi ripetis ankaŭ en postaj UK-oj kaj prezentis ilin ankaŭ en IJK-oj, SAT-konferencoj kaj aliaj renkontiĝoj.

Kun grupo de artistoj el Zagrebo Vida Jerman fondis en 1997 la teatran trupon Ponto, kies arta direktoro ŝi estis. Krom en Esperanto, la trupo prezentis ankaŭ en aliaj lingvoj. En 1996 ŝi publikigis la sonkasedon Teatra vespero de Vida Jerman. Ĝi estas registraĵo de Inventante ke mi sonĝas kaj de la recitalo de kroataj poetoj Izolulo, kiun ŝi prezentis i.a. en la UK en Seulo (1994). Ŝi estis membro de la prezidantaro de Kroata Esperanto-Ligo, longtempa membro de UEA kaj fakdelegito pri teatro. En 2010 la Estraro de UEA rekonis ŝiajn grandajn meritojn al la Esperanto-kulturo per Diplomo pro Elstara Arta Agado. En 1997 la prezidento de Kroatio distingis ŝin per ordeno pro ŝia kontribuo al la teatra arto kaj prezentado de la kroata kulturo en- kaj eksterlande.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA