UEA Bulteno: Erasmo el Roterdamo kaj Diversaj Noticoj

PRELEGO PRI ERASMO EN LA RETA KINEJO
erasmus-of-rotterdam-1086-mid.jpg
En la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 14-an de majo 2011 d-ino Vera Barandovska-Frank prelegis pri la granda humanisto Erasmo de Roterdamo. La temo de tiu Malferma Tago estis elektita omaĝe al la 500-a datreveno de la plej fama verko de Erasmo, "Laŭdo de l'stulteco". Esperanta eldono de la verko, tradukita de Gerrit Berveling, aperis en 1988.
La prelego de d-ino Barandovska-Frank  estas nun spektebla en tri partoj en la Reta Kinejo de UEA: http://www.vimeo.com/album/1712870
Per la Erasmo-filmo la Reta Kinejo de UEA komencas transiron el sia ĝisnuna loko en Ipernity al Vimeo.

*   *   *   *   *   *

OFICISTO DE TEJO EKLABORIS

Multjara deziro de TEJO pri propra dungito plenumiĝis komence de oktobro, kiam la antaŭa volontulo Manuela Ronco eklaboris kiel duontempa oficisto laŭ decido de la septembra kunsido de la Estraro de TEJO. Krom diversaj administraj taskoj ŝi okupiĝos i.a. pri serĉado de subvencifontoj kaj pri pretigo de subvencipetoj kaj raportoj pri la uzo de la ricevitaj subvencioj. Ŝi laboras en Torino, Italio, kaj laŭbezone vizitos la Centran Oficejon en Roterdamo, i.a. okaze de la kunsidoj de la Estraro.
Kiel nova volontulo de TEJO eklaboris meze de aŭgusto Sébastien Denŭ el Francio. Lia deĵorado daŭros unu jaron.

*   *   *   *   *   *

UEA KAJ TEJO AKTIVAS ĈE UNESKO

La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 25-a de oktobro ĝis la 5-a de novembro. UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenis kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo.
Prezidanto de la Ĝenerala Konferenco estis la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antaŭenigo de kultura diplomatio. En sia inaŭgura parolado la ĝenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: "La defioj de paco kaj daŭripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Ĉio ĉi postulas pli fortan rolon de Unesko."
La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de Gvidantoj", kun partopreno de pluraj ŝtatestroj, pri la temo "Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al daŭripova evoluigo?" Alia kulmino estis la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dediĉita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.
De la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis "Kiel junularo kondukas ŝanĝon" kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Ĝenerala Konferenco. UEA ricevis inviton ĉeesti ankaŭ ĝin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaŭ partoprenis aktive en la  diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ĝi estis preparita antaŭ la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroŝtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredaĵon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas.

*   *   *   *   *   *

INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO INVITAS PRELEGONTOJN

Dum la 97-a UK en Hanojo okazos la 65-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@huji.ac.il, ĝis 2012-01-31.
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).
La proponoj estos prijuĝitaj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido plej laste 2012-04-30. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2012-05-31 por publikigo en la IKU-libro.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per honorario. Pliaj detaloj en: http://uea.org/dokumentoj/IKU
En tiu retejo troviĝas krome IKU-prelegoj kaj -resumoj de antaŭaj jaroj. 

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero