Pola Retradio - Novaj Programoj

Pola75.pngĈe la paĝo: http://retradio.posterous.com/ troviĝas  kvar novaj E-elsendoj de la varsovia Pola retRadio aldoniĝintaj dum la lastaj du semajnoj. 
La 24-an de oktobro – lunde -  ni traktis plej interesajn temojn el la pola gazetaro. Apartan atenton ni donis al la sciencistaj esploroj kaj raportoj pri la demando ĉu la poŝtelefonoj malutilas al sano.  Per kantoj el la diskoj de Merlin kaj Kore ni memorigas pri la subtena kampanjo Savitaj Diskoj favore al Vinilkosmo sufereninta en septembro incendion.
La 28-an de oktobro ni prezentas kulturan informbiltenon kaj E-informojn. Specimene - antaŭ ol pli amplekse prezenti la lastan KD-on de Vinilkosmo - kantas en nia programo Amindaj. Ankaŭ en la tiusemajna Leterkestro aŭdiĝas muzikcitaĵoj.
En la jam 65-a E-elsendo de Pola retRadio la 31-an de oktobro krom komencaj temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno aŭdiĝas interparolo kun profesoro John Wells. Ĉi-semajne ni memorige parolas pri lia esperanta-angla-esperanta vortaro de unu jaro troviĝanta jam sur la labormerkato kaj pri lia nova lernolibro dediĉita al la lingvomelodio de la angla lingvo. Kiel klarigas prof. Welss la lingvomelodio gravas ankaŭ en Esperanto.
La elsendo el la 4-a de novembro enhavas aktualajn kulturinformojn. Porokaze kaj gratule ni renkontiĝas kun unu el niaj plej malnovaj aŭskultantoj Jorma Ahomaeki el Finnlando, kiu festas la jubileon de la 80-jariĝo. Reference al la 64-a IKU dum la Kopenhaga UK ni interparolas kun israela lingvisto Tsvi Sadan pri lia AIS-kurso dediĉita al la temo "La reviviĝo de la hebrea sen mitoj".
Karaj Radioamikoj,  la E-Redakcio de la Pola retRadio atendas kun anticipa dankemo  opiniojn, rimarkojn kaj programsugestojn ĉe la adresoj: retradio.esperanto@gmail.com kaj /aŭ barbarinella@gmail.com
E-elsendoj de Pola RetRadio aŭdiĝas, povas aŭdiĝi kaj daŭri nur dank' al la bonfara subteno de sponsoroj kaj geaŭskultantoj. Pro ĉiuj subtenaj donacoj al  UEA-konto: vars-t la Redakio  tutkore dankas, menciante la nomojn de la donacintoj ĉe nia paĝo: http://retradio.posterous.com:80/pages/listo-de-donacintoj.
Aŭskultu nin kaj rekomendu niajn programojn al aliaj! Aliĝu al la amikaro de la Esperantlingva Radiofonio servanta al la parola kulturo de nia E-komunumo.
Anticipan dankon ! Plej amike,
Pola Retradio en Esperanto !

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero