Pludaŭras la lingva imperiismo

Pludaŭras la lingva imperiismo

Henri Masson

96680_NpAdvHover.jpg

Surbaze de informoj de profesoro Robert Phillipson (DK, EN) kaj interreta serĉado

Kun partopreno de la aŭtoro de la libro "Linguistic Imperialism continued" (pludaŭras la lingva imperiismo), profesoro Robert Phillipson, emerita profesoro  de la Kopenhaga Komerca Altlernejo, jam aŭtoro de "Linguistic Imperialism" (1992), la Esperanto Radikala Asocio por lingva demokratio (ERA) organizis prezentadojn de la itallingva version sub la titolo "L'imperialismo linguistico continua ".

`Ili okazis la 25an de oktobro 2011 ĉe la sidejo de ERA ( Via di Torre Argentina, 76. IT-00186 Roma, Italio) kaj la 26an de oktobro en la gazetara salono de la Ĉambro de la deputitoj kun la aŭtoro, la sekretario de ERA Giorgio Pagano, la deputito Marco Beltrandi kaj invititoj. Profesoro Phillipson pritraktis la saman temon ankaŭ en la Universitato de Parmo. La traduklaboron faris juna volontulo, kiu ricevis salajron de la ŝtato anstataŭ la monatribuo de senlaboreco. Li krome zorgis pri interpretado dum la prezentadoj.
"La akademiaj studaĵoj pri internacia komunikado kaj la praktikaj proponoj por la solvo de la grandaj problemoj de la internaciaj organizoj devus preni en konsideron la uzon de Esperanto kiel alternativo al la angla lavango, kiu neniigas la rajtojn de multaj parolantoj denaske ne anglaj." (Robert Phillipson)
Kovrilo de la libro.
Organizanto :
Radio Radicale.it (video) — Robert Phillipson, prezentis sian libron (anglalingve, kun posta interpretado angla <--> itala) la 26an de oktobro 2011. Enkondukaj paroladoj de Giorgio Pagano, sekretario de Associazione Radicale Esperanto, de Marco Beltrandi, deputito membro de la Komisiono de priatento de la Radiotelevida Servo, kun demandoj el la ĉeestantaro al profesoro Phillipson. (1h 12' 32" — elŝutebla en MP3 versio)

Interreta serĉado per "L'imperialismo linguistico continua phillipson" jam havigas 51 200 rezultatojn.

Rimarkoj HM : Estus oportune disponi je resumo — ĉu fare de ERA, ĉu de kompetenta iniciatemulo — kun esencaj eldiroj de tiu evento almenaŭ en Esperanto kaj laŭeble plej multaj lingvoj.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA