Homoj sur la tero

Homoj sur la Tero

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

homoj_sur_tero.mp3 Listen on Posterous

Unu el la plej gravaj verkoj en la originala Esperanta literaturo estas sendube "Homoj sur la Tero", de la sveda stilisto Stellan Engholm (1899-1960). Verkita en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi certe kontribuis, kune kun liaj aliaj libroj, al definitiva firmiĝo de nia kulturo. Mi bone memoras, kiam mi legis ĝin unuafoje, antaŭ multaj jaroj – mi estis ravita! Tial, mi forte rekomendas, ke ĉiu serioza Esperantisto, interesita kapti la esencon de nia lingvo, nepre legu kaj relegu ĝin, ne nur pro la belega, poezieca enhavo, sed ankaŭ pro la mirinde eleganta, esprimriĉa stilo. Temas simple pri la vivo de ordinaraj homoj, kiuj pasadas sur nia tero, generacio post generacio, tiel ke la ĉefa figuro en la verko estas la tero mem.

Ĉi tiuj pensoj venis en mian kapon, kiam mi legis la raporton pri monda loĝantaro, publikigitan en la interreta portalo de U.N.. Ĝi estas tre pensiga artikolo. La unua cifero, kiu vekis la atenton de la tuta mondo kaj ĉie fariĝis temo por komentoj, estas, ke la homaro atingis la rimarkindan kvanton de 7 miliardoj da teranoj. Antaŭ kelkaj jardekoj, tiu estus teruriga nombro, ĉar tiam estis modaj iuj profetaĵoj, ke la Tero baldaŭ suferos troloĝatecon. Nuntempe, tia profetaĵo fariĝis ekstermoda kaj jam neniun timigas. Male, oni eĉ iomete festas tiun fakton, ke kreskas la homaro pro tio, ke malpli da infanoj mortas en siaj unuaj vivmonatoj, kaj maljunuloj vivas pli kaj pli longe. Celebrinda progreso!

Tamen, aliaj ciferoj kaŭzas profundan malĝojon. Ĉirkaŭ unu miliardo da homoj suferas plej akran mizeron kaj malsaton, precipe (sed ne nur!) en Afriko kaj Azio. Kaj kroma signifa kvanto da homoj vivas en preskaŭ same senhavaj kondiĉoj. Resume, el ĉiu grupo de 5 teranoj, unu vivas mizere aŭ tre malriĉe. Alia tragika cifero: unu miliardo da plenkreskaj homoj estas analfabetoj, do enfermitaj en senŝanca socia kaĝo. Aliflanke, aliaj studoj montras, ke se kelkaj centoj el la plej riĉaj homoj en la mondo donacus duonon de sia mono, malsato malaperus ĉie!

Kion pensi pri tiaj ciferoj? La problemo pri grandaj tutmondaj kalkuloj estas, ke se simpla leganto ilin trarigardas, li sentas sin tute senpova rilate al tiaj problemoj. Tamen, ĉiu homo estas ero de granda familio, kaj ĉiu el ni partete respondecas pri la tuto. Ne eblas ignori aliulan mizeron, ĉar ni ĉiuj estas egale... "homoj sur la tero".

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA