Esperanto Retradio: Turboj de nova generacio

Turboj de nova generacio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Piero Gian Savio el Israelo

Modernaj_turboj.mp3 Listen on Posterous

Bildoj_por_sonartikolo

El romia/esperanta "turbo" al japana "beyblade"

Preskaŭ taga kontakto kun junaj genepoj konstituas tiklan stimulon por malkovri surprizan mondon. Lastatempe denove reeksplodis ĉe la monda junularo (ĉefe ĉe knaboj) la modo de batalludo inter superteknologiaj turboj de nova generacio (vidu la bildon no. 1).

Jes, temas pri nekredebla plua evoluo de ludilo, kiun jam la romianoj uzis kaj nomis "turbo" kaj tiun ĉi nomon adoptis ankaŭ Zamenhof. Sed la sola simileco inter la du tipoj de turbo estas, ke ili ambaŭ turniĝas.

En la jaro 2001, aperis en la japana televido animacia serio nomata "bejblejd", kies junaj protagonistoj bataladis helpe de superteknologiaj turboj, kiuj mem nomiĝis "bejblejd". Ekde tiam, la ludilindustrio, ruze kaj trafe ekspluatanta la daŭrigajn televidseriojn, produktadas kaj tro multekoste vendadas sennombrajn variantojn de tiaj turboj.

La modernaj turboj estas kunmeteblaj kaj oni aĉetas aranĝaĵon de iu specifa turbo, kiu inkludas la 5 komponantojn (4 plastajn kaj unu tre pezan el metala fandaĵo), ilon por firme ŝraŭbi la tuton kaj turnlanĉilon kun rilata dentlaĉo por lanĉi la turbon (vidu bildon no. 2).

Ĉiu turbo havas sian propran unikan nomon (tigro, leono, pegazo, ktp.) kaj malsimilajn gradojn de tri bazaj karakterizoj, t.e. atako, defendo kaj rezisto de rotacia daŭro.

Por taŭge batali kontraŭ unu aŭ pli kontraŭuloj, oni devas elekti la plej taŭgan turbon depende de la karakterizoj de la kontraŭulaj turboj (vidu bildon no. 3).

La bataloj kutime ne okazas sur la planko, ĉar tie la turboj povas tro libere malproksimiĝi. Do oni elektas ujon havantan la formon de kuveto (nomata arena aŭ stadiono) kaj, je signalo, ĉiu partoprenanto rapide eltiras la dentlaĉon el sia turnlanĉilo kaj tiel lanĉas la rapidege turniĝantan turbon en la arenon (vidu bildon no.4). Tie la turboj kolizias kaj kunfrapiĝas. La venkinta turbo estos tiu, kies rotacio laste haltos.

En ĉiu lando okazas amaso da konkursoj pri turbobataloj, ekzistas miloj da retejoj kaj forumoj dediĉitaj al tiu ci ludo kaj, ekzemple, jam nur en Italujo, dum la lasta jaro, 43 milionoj da turboj estis venditaj!

Kutime mi emas vidi en tiaj fenomenoj plua ekregado de aĉa konsumismo, sed almenaŭ tiu ĉi ludo "malgluas" la infanojn el la televido kaj videaj komputilaj ludoj kaj renkontigas ilin nevirtuale sed fizike por kune ludadi.

Dank' al mia sesjaraĝa nepo mi malkovris preskaŭ ĉiujn sekretojn de la modernaj turboj kaj, vole nevole, fasciniĝis.

Sed ĝuste hieraŭ, mia nepo proponis al mi defion dirante: "Nonno" - mia nomo, ne gravas en kiu ajn lingvo, estas por mia genepoj, antonomazie, "nonno" t.e. avo en la itala - "ĉu vi rimarkis, ke la rotacio de la turboj estas ĉiam horloĝmontrile, kial vi ne konstruos por mi, maldekstrulo, pli komfortan turnlanĉilon por lanĉi la turbojn kontraŭmontrilen?".

Interesa kaj tikla afero, ĉar tiamaniere, kiam du turboj, turniĝantaj en malsimilaj direktoj, kolizios, ne forpuŝos unu la alian sed...

Nu, bone! Unue mi devos solvi gravegajn inĝenierajn problemojn kaj poste mi povos rakonti pri niaj revoluciaj malkovroj!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero