Esperanta Universala Interreta Tempo?

Esperanta Universala Interreta Tempo?

Nova_Esperanta_Tempo.mp3 Listen on Posterous
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Esperanta_universala_tempo

(E@T = ESPERANTO ĉe TEMPO)

La tago kaj la jaro estas du astronomiaj unuoj neŝanĝeblaj. La Tero rivoluas unufoje dum unu plentago, kaj dum ĉirkaŭ 365,25 tagoj la Tero unufoje ĉirkaŭiras la Sunon. Tamen, kial la plentago devas esti dividita en du periodoj de 12 horoj kaj la horo en 60 minutoj aŭ 3600 sekundoj laŭ la plurjarmila babilona sistemo? Ĉu vi memoras kiel kalkuli laŭ la 60-baza sistemo? Ne tiel simple, ĉu ne?

Unua plifaciligo okasis kiam oni adoptis la 24-horan sistemon, kies horo estas indikita per la horoj kiuj pasis ekde noktomezo, de 0 ĝis 23. Nur en Usono, Aŭstralio kaj Kanado (krom Kebekio) oni obstinkape uzadas la 12-horan sistemon kun ĝiaj folkloraj AM-oj kaj PM-oj por indiki ĉu temas pri antaŭtagmeza aŭ posttagmeza horo.

Krome, tiuj ĉi ne estas la solaj malfacilaĵoj de la tradicia sistemo. En la nuna epoko de tutmonda realtempa komunikado, akordiĝi pri la tempoj estas malfacile pro du ĉefaj kaŭzoj: la tiel nomataj horzonoj aŭ tempozonoj kaj la somera tempo.

Kial ne adopti universalan dekuman sistemon por indiki la tempon? Fakte dum la franca revolucio oni anstatataŭis la 24-horan tagon per 10-hora periodo, kies ĉiu horo enhavis 100 minutojn kaj ĉiu minuto 100 sekundojn.

Mi pritraktos nun similan sed modernan tempomezuran sistemon nomatan "batotempo" aŭ "interreta tempo". Ĝin enkondukis en 1998 la svisa horloĝfirmao Swatch.

Ĉi tie tute ne temas pri senpaga reklamado favore de tiu firmao, ĉar jam ekde 2003 ĝi ne plu produktas kaj vendas brakhorloĝojn kun la batotempa sistemo. Tamen, la batoj de tiu ĉi sistemo daŭre batadas kaj bonege pluvivas interrete.

Esence, oni dividis la 24-horan plentagon en 1000 same longaj eroj nomataj "batoj". Oni povus asocii la ideon de "bato" al kvazaŭ-batoj de la koro de Gaja, la patrina Tero el la helena mitologio. Unu tia bato samvaloras la tradiciajn 1 minuton kaj 26,4 sekundojn. Por indiki la interretan tempon oni uzas la interretan simbolan helikon (@) antaŭ tricifera numero inter 000 kaj 999. Do @000 indikas noktomezon kaj @500 tagmezon (vidu la centran bildon supre). Sed laŭ kiu referenca baza meridiano?

La firmao Swatch kreis ne nur novan manieron mezuri la tempon, sed ankaŭ novan meridianon en Bielo, svislanda urbeto, kie troviĝas ĝia ĉefsidejo. Do oficiale la Biela Meza Tempo (BMT) estas la nova universala referenco kaj nomo por la interreta tempo.

La tago, laŭ BMT, komenciĝas je la interreta tempo @000, t.e. je noktomezo laŭ centra eŭropa vintra tempo (CET), kiu siavice estas egala al UTC (Universala Tempo, iama Grenviĉa Meza Tempo) + 1 horo.

Konsideru situacion en kiu esperantistoj el Kanado, Italujo, Japanujo devas interkonsenti pri specifa horo por interreta kunveno. Helpe de la interreta tempo, oni simple decidos renkontiĝi, ekzemple, je @320, kiu estas la sama tempo en la tuta mondo. Kompreneble por la kanado temos pri loka 23:16, por la italo pri 5:16 kaj por la japano pri 13:16. Notinde estas kiom grandan avantaĝon oni povus obteni en internaciaj horaroj: ne plu horŝanĝoj pro tempozonoj!

Jam dek tri jaroj pasis ekde la enkonduko de la interreta tempo, kaj ĝis 2003 oni produktis kaj vendis brakhorloĝojn kun la interreta tempo, kvankam verŝajne nur kiel kuriozaĵojn. Mi havas unu el la lastaj modeloj. Vidu en la maldekstra bildo ĝian ciferplaton montrantan supre la lokan horon 15:22 kaj sube la rilatan interretan tempon @598. Estas ankaŭ alia ebleco (vidu la dekstran bildon) por montri nur la interretan tempon kaj sube la interretan daton @d27 10, t.e. la 27-an de oktobro.

Eĉ se tiuj horloĝoj ne plu estas aĉeteblaj, en interreto oni povas trovi programetojn por komputiloj kaj porteblaj aparatoj (inteligentaj poŝtelefonoj kaj tabuletoj), kiuj montras la interretan tempon kaj transkalkulilojn por konverti inter loka horo kaj interreta tempo. Praktike, serĉu rete per serĉadmotoro laŭ "internet time" por trovi taŭgajn ligilojn.

Laŭ mi, la ideo de universala interreta tempo estas mirinda kaj eksterordinare taŭga por la universala lingvo Esperanto, kiel Esperanta Universala Interreta Tempo.

Mi proponas tiamaniere renomi la Interretan Tempon (simbole E@T t.e. Esperanto ĉe Tempo) kaj varme sugestas al la esperantistaro adopti kaj uzi ĝin vaste kaj entuziasme. Ĝi povus helpi por diskonigi Esperanton mem.

@ @ @

Comments

  1. Hej! Mi afiŝis tre similan artikolon hodiaŭ ĉe mia propra blogo!

    http://esperantapodkastofacila.blogspot.com/

    Mi eĉ havas la saman pejzaĝon kiel vi! Tio estas nekredebla koincido, ĉu ne?

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA