Esperanta Retradio: Mirindaĵoj en la mondo

Mirindaĵoj en la mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

mirinda_mondo.mp3 Listen on Posterous

cristo_redentor_02.jpg

Naturaj belaĵoj fascinas la homojn. Vidado de majestaj, grandiozaj pejzaĝoj kaŭzas al la homa menso senton de ekstazo kaj mirego. Pro tio, oni emas vojaĝi centojn, milojn da kilometroj nur por kontempli ilin. Kaj eĉ rigardado al fotoj kutime ravas plej multajn spiritojn. Jen la kaŭzo de furora sukceso de poŝtkartoj kaj interretaj fotkolektoj.

Tiu kurioza apartaĵo de la homa sentemo lastatempe aliĝis al alia homa tendenco: konkuremo. Rezulte de tiuj du inklinoj, oni decidis krei internacian konkurson, por decidi, kiuj estas la sep plej belaj naturaj allogaĵoj en la mondo. Unuavide la subjektiveco de tia elekto faras la konkuron tute neebla, ĉar kiujn kriteriojn uzi? Kiel mezuri la gradon de beleco de iu pejzaĝo? Oni solvis tiun problemeton per... voĉdonado! Oni do transformis la elekton en aferon de socia movado por konservado de naturaj lokoj kaj por stimulado al turismo.

La svisa fondaĵo 'New 7 Wonders' jam antaŭe elektis la 'sep novajn mondajn mirindaĵojn', inter kiuj staras la fama statuo de Kristo Savanto, en Rio. Tuj poste, ĝi lanĉis la novan konkurson en la jaro 2007 kaj por ĉi tiu nova iniciato kandidatiĝis 440 lokoj el 220 landoj. En la fina etapo de la procedo fakuloj decidis pri 28 klasifikitaj lokoj. Brazilo estas aparta ĉampiono, ĉar du naturaj mirindaĵoj el nia lando sidas en la venkinta listo: Amazonia Arbaro kaj Akvofaloj Iguassu. Kompreneble, la unua estas komuna indikaĵo de Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo. Siavice, la akvofalon indikis kune Brazilo kaj Argentino. La aliaj kvin elektitaj naturaj mirindaĵoj estas Golfo Ha-long (Vjetnamujo), Insulo Jeju (Suda Koreujo), Insuloj Komodo (Indonezio), Montaro Meza (Sudafriko) kaj Puerto Princino (Filipinoj). Oni miras pri ekskludo de Morta Maro, kiu suferas gravan minacon, pri kiu oni emas veki publikan atenton: ĝin damaĝas malpurigado kaj devojigo de riveroj, kiuj fluas en ĝin. Ankaŭ forestas Vezuvia monto, insuloj Galapagoj kaj monto Kilimanĝaro – fortaj kandidatoj.

La finan rezulton oni anoncos en la komenco de la jaro 2012, kaj eble ankoraŭ okazos iuj ŝanĝoj, pro definitiva kalkulado de la voĉoj. Dume, preparu la valizojn! Neniu rajtas morti antaŭ ol surloke admiri tiajn mirindaĵojn!

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA