Esperanta Retradio: Dialekta dialogo en dezerto

Dialekta dialogo en dezerto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Dialogo_en_Negevo.mp3 Listen on Posterous
Beduenoj_en_negevo

Kuracaj skipoj lernadas la beduenan araban dialekton

En la dezerto de Negevo, en la suda Israelo, loĝas beduena populacio de proksimume 180 miloj da personoj, ĉiuj oficiale plenrajtaj israelaj civitanoj. Ĉirkaŭ duono el ili loĝas en urbetoj kaj la aliaj en pli malpli provizoraj barakaroj aŭ en nomadaj tendaroj. Parto de la beduenoj parolas nur la araban kaj parto ankaŭ la hebrean.

Dank' al la ŝtata eduka strukturo, la junuloj lernas la hebrean ekde la tria bazlerneja klaso ĝis la fino de la supera lernejo. Pro tio kaj pro la daŭraj ĉiutagaj kontaktoj kun la juda loĝantaro, plejparto de la beduenaj viroj bone regas la hebrean kaj sufiĉe multaj eĉ kapablas ĝin legi kaj skribi je diversaj niveloj.

Malgraŭ tio, multe da beduenoj en Negevo tute ne komprenas la hebrean, aparte infanoj, virinoj kaj maljunuloj. Tre malfacile, per helpo de okazaj interpretantoj, ili povas interkompreniĝi kun la ŝtatoficistoj kaj tio aparte gravas kiam temas pri problemoj de malsano.

Multjare tiu ĉi lingva baro restis evidenta problemo nesolvebla. Dum la lastaj jaroj vigle agadas la malsanulejo de Beer-Ŝeva, la ĉefurbo de Negevo, por solvi la problemon per tute nova aliro. Kadre de la programo "Dialogo en Negevo", oni funkciigas specifan daŭran agadon, kies celo estas akirigi al la kuracaj skipoj, la rimedojn necesajn por senpere dialogi kun la beduenaj pacientoj.

Kuracistoj, flegistoj kaj aliaj profesiuloj, parolantaj la hebrean, lernas paroli la lokan beduenan araban dialekton je duobla nivelo: kutima konversacio pri ĉiutaga vivo kaj profesia dialogo pri temoj rilataj specife al kuracado.

Ĉar la beduena dialekto estas ekskluziva kaj tute ne troviĝas je dispono instruistoj pri ĝi, instruas al la kuracaj skipoj, instruistoj pri aliaj fakoj, kies gepatra lingvo estas tamen la loka beduena araba. Ili ĉiuj ricevis taŭgan trejnadon por instrui sian gepatran dialekton kiel L2-lingvon.

Cele al kreado de interproksimiĝa etoso kaj estigo de fidaj interrilatoj inter la skipoj kaj la beduenaj pacientoj, oni ankaŭ instruas manierojn kaj esprimojn, kiel salutojn kaj proverbojn, specifajn de la beduena kulturo. En ĉiu lernadciklo partoprenas 12 beduenaj instruantoj kaj ĉiu el ili respondecas pri du lernantoj kaj pri parto de la grupa intensa ekzercado, sub centra pririgardado de lingva respondeculo.

Tiamaniere, malgraŭ ke la tempo je dispono por lernado fare de la kuracaj skipoj estas tre limigita, oni povas konstati, ke tiu ĉi metodo certigas tre kontentigajn progresojn ĉe la celkonsciaj lernantoj, kies paroladkapablo en la beduena dialekto rapide plifortiĝas.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA