Esperanta Retradio: Amasa limtrapaso

Amasa limtrapaso

amasa_limtrapaso.mp3 Listen on Posterous

berlinwall.jpg

La 9-a de novembro antaŭ 22 jaroj markis la finon de erao. Tiu fino jam estis atendebla, tamen la surprizo estis granda kiam okazis en Berlino amasa moviĝo de homoj kio kondukis al la reunuiĝo de Germanio kaj poste al nova politika ordo en Eŭropo.

En la vespero de la 9-a de novembro nome tute neatendite - ĉar neintencite en tiu formo - malfermiĝis la limtrapasejoj inter orienta kaj okcidenta Berlino kaj homoj el orienta Berlino amase trapasis la limon por unuafoje mem vidi kiel aspektas la okcidenta parto de la urbo. Ili tiam ne volis forlasi sian loĝlokon por vivi en la okcidento, ili nur volis rigardi kaj poste reveni. Subite do en okcidenta Berlino, precipe en la ĉefstrato Kurfürstendamm ekestis popolfesto. La ĝojo estis grandega. Oni ebriiĝis jam sen alkoholo pro sento de feliĉo.

Kio estis okazinta? En fruvespera gazetara konferenco en orienta Berlino itala ĵurnalisto demandis la centran sekretarion de la reganta Socialisma Unuec-Partio (SED) Günter Schabowski pri la stato de la nova regularo koncerne vojaĝojn de civitanoj de GDR. Schabowski laŭtlegis tekston dirante ke eblos trapasi la limojn ĉe ĉiuj trapasejoj kaj, demandite kiam tiu nova regularo ekvalidos, respondis: "Laŭ mia scio, tuj". Tion aŭdis la homoj en la televido kaj surprizite frotis la okulojn. "Ĉu tuj?", ili sin demandis kaj ili nun volis mem vidi ĉu tio estas vero. Ili do amase iris al la enurbaj limtrapasejoj kaj atendis. Kiam nenio okazis, ili komencis demandi, kaj la afero plilaŭtiĝis. La limpolicistoj ne sciis kiel reagi. De la superuloj ili ne ricevis klarajn instrukciojn. Ili unue permesis al unuopaj homoj trapasi la limon kun ŝtampo en la persona identigilo kiu devis al tiuj homoj malpermesi la revenon. Kaj kiam la premo de la homamasoj por la limpolicistoj ne plu estis eltenebla ili malfermis la pordegojn kaj nun la homoj povis amase kaj sen kontrolo piediri aŭ per propra aŭtomobilo veturi al okcidenta Berlino.

Estis klare ke post tiu okazaĵo ne plu eblis reveni al la antaŭa stato. Ekde tiu vespero la civitanoj de GDR povis libere vojaĝi okcidenten. Ili faris tion amase ĉar ne nur logis ilin vidi la okcidentan parton de la lando sed ankaŭ la 100 germanaj markoj kiujn ĉiu vizitanto el GDR donace ricevis kiel "salutmonon". Do ili havis nun eĉ monon por aĉeti varojn kiujn ili ĝis tiam konis nur el la okcidenta televido.

La muro en Berlino estis malkonstruita kaj la komunisma sistemo disfalis. Jam dum marto 1990 okazis la unuaj liberaj balotoj por la parlamento de GDR. Kaj la 3-an de oktobro de la sama jaro okazis la ŝtata reunuiĝo de Germanio.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero