Pri tertremo en Haitio

00016c57c2180cd6057a05.jpg

Saluton, estimata samideano,

La 12-an de januaro okazis en Haitio 7.3-grada tertremo, kiu kaŭzis morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj kaj seriozan perdiĝon de propraĵoj. Ankaŭ 8 ĉinaj packonservantoj estis subterigitaj de disfalaj konstruaĵoj. Iliaj kadavroj estis transportitaj en Pekinon la 19-an de januaro kaj oni okazigis funebran ceremonion por adiaŭi la 8 heroojn. La ceremonion partoprenis ĉinaj gvidantoj kaj amaso da popolanoj el diversaj rondoj de la soc io.

Post la tertremo, multaj landoj en la mondo etendis helpajn manojn al Haitio per sendo de savtaĉmentoj kaj monkontribuoj. Ankaŭ Ĉinio sendis savtaĉmenton konsistantan el sismaj specialistoj, pioniroj kaj kuracantoj partopreni en savado kaj kontraŭepidemia preventado.

Por konigi al vi plejfreŝajn informojn pri Haitio kaj helpoj ĉina kaj internacia ni malfermis en la nia reta EPĈ http://www.espero.com.cn/se/node_34361.htm kaj la Esperanta versio de la Ĉina Interna Informa Centro http://esperanto.china.org.cn/haitio/node_7085566.htm rubrikon "Tertremo en Haitio" kun 6 partoj: Fotoj el Haitio; Informoj; Pri ĉinaj viktimoj en Haitio; Helpo el Ĉinio; Helpo el internacia socio; Komentoj.

Ni esperas, ke vi sendos al ni viajn sugestoj kaj proponojn pri la rubriko, kaj volus scii, kian raporto pri Haitio vi volas legi.  Estas tre bonvenaj viaj kontribuoj por la rubriko. Viaj reagoj estos tre utilaj por nia laboro. Antaŭdankon pro via kunlaboro.

Por esprimi nian dankon ni donacos al tiu, kiu respondis al ni, baldaŭ eldonotan paperan revuon pri 60-jariĝo de la nova Ĉinio. Kiam vi respondas, donu al ni vian poŝtadreson por ke ni sendu al vi la revuon.

Kun koraj salutoj,

Niu Xueqin

Redakcio de El Popola Ĉinio

 


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero