Hidrogeno el formika acido

Hidrogeno el formika acido

formika_acido.mp3 Listen on Posterous

formic-acid-350_tcm18-185148.jpg

Kiam karbo, gaso kaj oleo estos forhejtitaj, la provizado de energio povus interrrompiĝi. Esploristoj preferas alternativon kiu helpas protekti la klimaton, nome hidrogenon. Ili malkovris favoran metodon ĉerpi la gason kaj stokigi ĝin.

Antaŭ nelonge mi raportis ĉi tie pri la evolulaboroj de granda germana aŭtomobilkonzerno rilate al la uzo de hidrogeno kiel fuelo por aŭtomobiloj. La celo estas bruligi hidrogenon en t. n. fuelaj ĉeloj por ricevi elektron por la elektromotoroj de la aŭtomobiloj. Hidrogeno ja estas principe la ideala gaso, ĉar ĝi ne damaĝas la klimaton. Sed necesas densigi resp. likvigi ĝin por esti ekonomie uzebla. Tio ĝis nun kaŭzis altajn kostojn kaj estis tre malpraktika precipe por mobila uzo.

Sed nun esploristoj de la nordgermana Leibniz-instituto en Rostock eltrovis eblecon ĉerpi hidrogenon el facile transportebla likvaĵo, nome formika acido. La ĥemie ligita hidrogeno estas elprenebla helpe de katalizilo el fero. En unu litro da formika acido troviĝas 53 gramoj da hidrogeno kio korespondas al 600 kubaj metroj da hidrogena gaso. La kataliza procezo okazas ĉe ĉambraj temperaturoj.

La ideo ne estas tute nova. Formika acido estis unuafoje produktita dum la 17-a jarcento el ruĝaj formikoj kaj estis malkovrita kiel fonto de hidrogeno jam antaŭ kelkaj jaroj. En la pasinteco jam pluraj ĥemikonzernoj provis ĉerpi hidrogenon el la formika acido, sed tio sukcesis nur per tre multekostaj kataliziloj ekz. la valormetalo Rutenio. La esploristoj en Rostock nun uzas la malmultekostan metalon fero.

Estas ankoraŭ unu problemo ĉe tiu procezo: Ĝi produktas ankaŭ karbondioksidon kiu povus damaĝi la fuelajn ĉelojn kaj kiu kompreneble entute estas evitinda pro la protekto de la klimato. Do oni serĉas vojon por kapti tiun gason el la procezo. Laŭ esploristoj de la instituto oni povas ligi ĝin en saloj kaj uzi ĝin por produkti novan formikan acidon. Se tio sukcesos pura hidrogeno povus fariĝi la klimatotaŭga energiportanto de la estonteco. Eble iam aŭtomobiloj povos preni formikan acidon anstataŭ benzino. La esploristoj el Rostock imagas ke porteblaj aparatoj kiel faldeblaj komputiloj povus profiti el tiu nova metodo.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero