Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 431
2011-10-27


Enhavo:

  1. UEA kaj TEJO aktivas cxe Unesko
  2. Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn
  3. Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

UEA KAJ TEJO AKTIVAS CxE UNESKO

SEDE-UNESCO.jpg

La 36-a sesio de la Gxenerala Konferenco de Unesko estis inauxgurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj dauxros gxis la 5-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenas gxin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo.

Kiel prezidanto de la Gxenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antauxenigo de kultura diplomatio. En sia inauxgura parolado la gxenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: La defioj de paco kaj dauxripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Cxio cxi postulas pli fortan rolon de Unesko.

La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de Gvidantoj", kun partopreno de pluraj sxtatestroj, pri la temo Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al dauxripova evoluigo? Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dedicxita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco .

De la 17-a gxis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis Kiel junularo kondukas sxangxon kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Gxenerala Konferenco. UEA ricevis inviton cxeesti ankaux gxin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaux partoprenis aktive en la diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia gxi estis preparita antaux la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membrosxtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredajxon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas.

INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO INVITAS PRELEGONTOJN

Dum la 97-a UK en Hanojo okazos la 65-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@huji.ac.il, gxis 2012-01-31.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du dauxrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, cxu la IKU-propono estu konsiderata ankaux kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj tauxgaj por klera publiko. Cxiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu pagxo).

La proponoj estos prijugxitaj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido plej laste 2012-04-30. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA gxis 2012-05-31 por publikigo en la IKU-libro.

Cxiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aligxo. Prelego estos rekompencita per honorario de 250 EUR. Pliaj detaloj kaj antauxaj IKU-prelegoj kaj -resumoj trovigxas en http://uea.org/dokumentoj/IKU .

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2012

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 63-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 97-a Universala Kongreso en Hanojo. Partopreno estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en UK nek al membreco en UEA. La konkursajxoj devas esti neniam antauxe publikigitaj en ajna formo, escepte de la brancxo Infanlibro de la Jaro.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Validas krome la jenaj kondicxoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita;
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da pagxoj);
Teatrajxoj: maksimuma longo ne fiksita;
Eseo: teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo ("Esperanto – ponto al paco, amikeco kaj disvolvigxo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da pagxoj); la unua premio nomigxas "Luigi Minnaja";
Infanlibro de la Jaro: originala aux tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2010. Unu premio.

Cxiujn konkursajxojn -- en unu ekzemplero escepte de tiuj por la infanlibra brancxo, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, cxe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aux prefere rete al michela.lipari@tiscali.it, indikante la elektitan pseuxdonimon por gardi la anonimecon de la auxtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursajxoj estas 2012-03-31.

Premioj: unua premio 250 EUR, dua premio 175 EUR, tria premio 100 EUR; Nova Talento 175 EUR; Infanlibro de la Jaro 525 EUR.

Laux decido de la Komitato de UEA la brancxoj Kanto kaj Filmo estas suspenditaj, gxis oni decidos pri ilia estonteco.

Detala regularo estas havebla cxe UEA.

Klaku por malaboni la liston

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero