Fotoalbumo de Emilja Lapenna (1927-1935)

NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN OKTOBRO 2011



La 1-an de oktobro la sekretario de DEC en Vrbovec transprenis albumon kun interesaj fotoj. Posedanto de la albumo estas familio Kurnik el Zagrebo. Kanada enmigrinto neesperantisto en Zagrebo ĉe stratvendisto de brokantaĵoj aĉetis tiun albumon ĉar li ŝatas malnovajn fotojn. Baldaŭ li rimarkis, ke en la albumo troviĝas notoj en Esperanto, kaj li montris ĝin al sia konato esperantisto Teodor Mikić el Panjani. Teodor pri tiu fakto informis la sekretarion de DEC, kaj DEC petis la albumon ricevi prunte por skanado de fotoj. La posedanto akceptis tiun peton kaj pere de Teodor Mikić kaj Radenko Milošević kiu alportis ĝin al Vrbovec, la albumo atingis DEC...

(legu pli ĉe ....http://www.ipernity.com/blog/dokumenta.esperanto.centro/348575)

Kaj la retrovitaj fotoj estas en la jena paĝo:

http://www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro.

Informis Ranieri Clerici ĉe listo Esperanto-Historio (esphist@googlegroups.com)



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero