Filmoj en Esperanto: CARGO

Filmoj en Esperanto


Kargo: seksum-trafiko

Posted: 07 Oct 2011 01:11 PM PDT

Cargo_Poster_LoRez.jpg

Yan Vizinberg, usona reĝisoro, decidis fari sian filmon "Cargo" (Kargo) kun subtekstoj en Esperanto.

Kial? Chuck Smith eltrovas tion en sia anglalingva artikolo en "Esperanto blog".

"Kargo", laŭ vortoj de Yan, rakontas historion de juna rusino, kiun oni trompe hom-trafikas de Teksaso al Novjorko en Usono. La filmo temas pri du malsamaj homoj: egiptia transportanto kaj rusia junulino, kiuj okazis por du tagoj en la sama kamioneto. Iliaj rilatoj transformiĝas tre malrapide de malamikaj al tute humanaj fine. Do, la filmo ĝenerale estas pri komunikado kaj  kompato.

La filmokreanta teamo estas tre internacia: la reĝisoro havas rusan devenon, la aktoroj estas egiptaj kaj rusaj, la produktantoj estas britaj kaj usonaj, la publicisto estas esperantisto, krom tio en la filmo aperas poloj.

La filmo jam estas preta, baldaŭ, fine de oktobro okazos premiero en Novjorko. Sed por altiri pli da atento la kreantoj decidis monkolekti ĉe Kickstarter, la platformo, kiu jam estas sukcese provita de esperantistoj en du projektoj (monkolektado por "Conlang: the movie" kaj "Asternauts").

Do, vi mem povas helpi al tiu filmo sukcesi. Simple vizitu "Kickstarter" kaj kontribuu per iom da mono. Eĉ unu eŭro povas helpi. Rapidu, restas nur 4 tagoj. KLAKU

Krom tio, se la filmo sukcesos, ĝi estos prezentita en la dua Esperanta Kinofestivalo.


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2011. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj:



Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero