Esperanto Retradio: Multaj malgrandaj paŝoj

Multaj malgrandaj paŝoj

multaj_malgrandaj_pa.mp3 Listen on Posterous

ascension.jpg

Por ebligi la unuajn paŝojn de homo sur la luno necesis multaj preparaj paŝoj sur la tero. Multege da homoj devis kunlabori dum multaj jaroj por organizi ĉion necesan. La kostoj kompreneble estis tre altaj. La usona ŝtato financis la entreprenon. Oni volis konkeri la kosmon komencante per la luno. La entrepreno sukcesis kaj sekvis pluraj vizitoj de homoj sur la luno. Montriĝis tamen ke sendi homojn en kosmoŝipo al ekstertera celo aŭ alportas nur limigitan progreson aŭ estas ekster homaj kapabloj. Jam sendi homojn al la najbara planedo Marso apenaŭ estas ebla kaj tial oni sendis robotojn al Marso por esplori ĝin.

Kiam homoj amase demonstraciis en la stratoj kaj placoj de la egipta ĉefurbo Kairo, ankaŭ ili faris malgrandajn paŝojn, sed pro la amasa plenumo de tiuj paŝoj ili montris komunan forton kiu kaŭzis politikan tertremon en la araba mondo. Konata ekzemplo de la efiko de kunordigitaj paŝoj estas la transirado de ponto. Se taĉmento de soldatoj marŝas trans ponton ili ne marŝu laŭ takto sed tute per individuaj paŝoj ĉar la laŭtakta oscilado de la ponto povus faligi ĝin.

Ankaŭ la kreado de tutmonda komunika reto postulas multajn malgrandajn paŝojn: La homoj bezonas ne nur la teknikajn rimedojn por starigi ĝin, sed ankaŭ komunan lingvon kaj ili bezonas ankaŭ komunajn temojn pri kiuj valoras komunikadi tutmonde. Ni havas nun la teknikan rimedon en la formo de la interreto, ni havas komunan lingvon - nome Esperanton - sed estas nur malmultaj homoj kiuj kapablas uzi la reton helpe de nia lingvo por komunikadi.

Oni povus supozi ke mankas temoj, sed temoj abundas. Kio malabundas estas la homoj. Kaj se nur estas malmultaj homoj por realigi tutmondan komunikadon pere de Esperanto, ankaŭ la gamo de disponeblaj enhavoj estas limigita. Necesas trovi taŭgajn organizajn rimedojn por venki la baron de malmulteco. En la skriba sfero de lingvouzo la problemo estas malpli granda, ĉar enhavoj povas resti validaj - do legindaj - dum sufiĉe longa tempo. Tial ne necesas samtempa agado. Tio bonege funkcias ĉe Vikipedio.

Sed komunikado ĝenerale bezonas reagon de la leganto aŭ aŭskultanto kaj ĝuste tio estas la sfero de la parola uzo de la lingvo. Tiu komunikado konsistas el multaj malgrandaj paŝoj kiuj ja ne okazas samtempe sed ĉiam post nur mallonga tempo. Do la komunikado iras tien kaj reen kadre de mallongaj temperoj. La Esperanta Retradio celas realigi tutmondan komunikadon per prezento de temoj kun sekva diskutado. Ĉiu kontribuo estas nur malgranda paŝo, sed havante longan spiron ni povas atingi nian celon: Starigi mondan komunikadon helpe de Esperanto.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero