Esperanto Retradio: Mafio klarigata al turistoj

Mafio klarigata al turistoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Mafio_klarigata_al_turistoj.mp3 Listen on Posterous
Libreto

Dum la lasta Itala Esperanto-Kongreso, je la fino de aŭgusto en Torino, oni ekvarbis partoprenantojn por la venontjara kongreso, kiu okazos en Mazaradelvalo (Sicilio). Kiu decidas viziti Sicilion faras al si mem, pro scivolemo aŭ timo, demandojn pri mafio: kio ĝi estas? Kiel ĝi agas? Kiujn personajn damaĝojn ĝi povas kaŭzi?

Ĝuste por respondi al la plej oftaj ĉi demandoj, oni prezentis en la kongresa libroservo volumeton titolitan "Mafio klarigata al turistoj" fare de Aŭgusto Cavadi, ĵurnalisto kaj filozofo.

Dank' al tiu ĉi libreto, mendebla ĉe la libroservo de UEA, eĉ mi, italdevena, malkovris, ke pri mafio fakte, la antaŭjuĝoj estas aparte disvastiĝintaj: en la menso de la eksterlandanoj, sed tutunue en tiu de la italoj mem.

La plej komuna miskompreno rilatas la riskon esti mortigitaj en Palermo aŭ aliaj siciliaj urboj surstrate. Temas pri absolute hipotezaj, praktike neekzistantaj, riskoj. Tiuj manifestiĝoj de evidenta perforto ne konsistigas la karakterizan noton de mafio. Statistike, estus multe pli riske viziti urbojn - kiel Madrido aŭ Londono aŭ NovJorko - pafcelon de la teroristoj aŭ aliajn, kiujn ni konas tutmonde, kie eblas troviĝi meze de rabado ĉe banko aŭ superbazaro.

La sicilia mafia organizado tamen estas krima asocio, kiu celas la povon kaj la monon per perfortaj metodoj. Efektive ne estas malmultaj la similecoj inter la mafiaj klanoj kaj la asocioj organizitaj, pli malpli, laŭ la sama modelo, kiel la suditalaj 'Ndrangheta kaj Camorra, la usona Cosa nostra, la ĉina Triado, Yakuza en Japanio kaj aliaj krimasocioj agantaj en Centra-suda Ameriko, en balkana Eŭropo, en centra Afriko kaj iom ĉie sur nia planedo.

Sicilia mafio jam agas preskaŭ jarcenton kaj duonon kaj pri ĝi la juĝisto Giovanni Falcone, mallonge antaŭ ol morti kune kun la edzino kaj la eskorto pro la atenco per dinamito, eldiris, ke mafio estas kancero malfacile elradikigebla sed ĉiukaze ĝi ne ekzistas de ĉiame kaj ne daŭros porĉiame.

Kompreneble tiu konvinko validas por la mafio kiel difinita socia organizaĵo, ne kiel sinonimo de krimularo ĝenerale: perfido kaj dezirego al perforto apartenas, eĉ se nur potenciale, al la genetika posedaĵo de la homaro kiel ni ĝin konas historie. Same kiel apartenas al ĝi bonvolemo kaj emo al sociiĝo.

Nepre necesas memori kaj honori la viktimojn de mafio: multegajn servistojn de la ŝtato, mortigitajn ĉar estis kuraĝe engaĝitaj por ĝin kontraŭbatali kaj ĵurnalistojn, sacerdotojn kaj simplajn civitanojn, kiuj aŭdacis levi sian voĉon kontraŭ la superpovo de la mafiaj klanoj.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA