Esperanta Retradio: Reciproka inspirado

Reciproka inspirado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Reciproka_inspirado.mp3 Listen on Posterous

44.jpg

Ekde preskaŭ unu monato mi fariĝis kunlaboranto de la Esperanta Retradio. Permesu al mi mallonge prezenti min. Ĝuste je la komenco de oktobro mi ricevis el la israela ministerio pri enlandaj aferoj insignokarton de veterana civitano. Tio signifas, ke mi senpene fariĝis 67-jara; krome, mi jam antaŭ du jaroj emeritiĝis. Dum preskaŭ duonjarcento mi profesiis kiel informadikisto kaj universitata preleganto pri informadiko. Tute hazarde mi esperantistiĝis en la jaro 2000 dum la 85-a UK en Tel-Avivo. Antaŭ du monatoj, dum la itala esperanta kongreso en Torino, mi bone sukcesis en la UEA-ekzameno laŭ la eŭropa referenckadro je la nivelo C1.

Mi fieras kunlabori kun Anton en lia klere trafa entrepreno de Esperanta Retradio. Mi ĝuas kaj ofte vere frandas la sonartikolojn kaj pro tio mi dankas al li persone kaj al liaj valoraj kunlaborantoj.

Interese estas malkovri, ke elaŭskulti la sonartikolojn kromutile donas inspiron en aliaj agadoj. Ekzemple, kiam la 13-an de oktobro Anton elsendis sian sonartikolon "Sekvu vian koron", mi estis intense serĉanta devizan ideon por enkonduki reklaman filmeton por la venontjara itala esperanta kongreso en Sicilujo. Vidu en la alkroĉita filmeto, kiel la inspiro el la sonartikolo de Anton sugestis al mi verŝajne trafan enkondukon.

Ĝis antaŭ kvar jaroj mi tute ne interesiĝis pri filmado kaj eĉ fotado. Tiam mi ekkunlaboris en la loka komunuma televidkanalo, unue kiel spertulo pri informadiko kaj poste per muntado kaj produktado de filmetoj pri komunumaj aktualaĵoj. Kompreneble mia sperto pri komputiloj multe helpis al mi, do nun mi de tempo al tempo produktas poresperantajn filmetojn.

Mi deziras inviti niajn geaŭskultantojn kunlabori kun la Esperanta Retradio kaj ankaŭ libere sugesti al mi ideojn kaj kunlaboraĵojn por produktado de esperantaj filmetoj.

Mi pardonpetas se mi senintence iomete laŭdis min mem, sed kiel ĝisfunda esperantisto mi nur deziras instigi aliajn samideanojn al poresperanta agado.

Embedded media -- click here to see it.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA