Esperanta Retradio: Pensiula kooperativo

Pensiula kooperativo

pensiula_kooperativo.mp3 Listen on Posterous

isa-savings-for-retirement.jpg

Nuntempa homo kiu eniras la trian vivoperiodon ĉirkaŭ la aĝo de 60 jaroj povas esperi vivi ankoraŭ sufiĉe multajn jarojn en bona sanstato. Tiun trian vivofazon eblas dividi en tri subfazojn: la fazo "go-go" en kiu oni estas plene aktiva kaj kapabla ĝui la vivon, la fazon "slow-go" en kiu ĉio iras jam malrapide kaj fine la fazon "no-go" en kiu oni bezonas plenan prizorgadon. Ĝuste tiun lastan fazon de la vivo la homoj timas , ĉar bona prizorgado estas multekosta kaj la socialaj kasoj ne pagas ĉion kion oni bezonas. Se la pensio nur estas malalta povas esti ke tiu vivofazo finiĝas en mizero.

En la moderna industria socio la plurgeneracia familio apenaŭ plu ekzistas kaj do la solidara helpo kadre de la familio ofte ne plu funkcias. Necesas trovi alternativon: Ĉu pensiuloj kiuj estas ankoraŭ sufiĉe laborkapablaj povus subteni pli aĝajn, jam ne plene kapablajn samvilaĝanojn por helpi al ili plenumi la hejmajn taskojn? Jam en la jaro 1991 pensiuloj el la sudgermana urbeto Riedlingen respondis tiun demandon per jes kaj fondis la unuan pensiulan kooperativon.

La kooperativo ofertas ĉiujn necesajn helpojn kiuj ebligos al la membroj restadi ĝis la vivofino en la kutima vivmedio. Nur en ekstremaj kazoj la flegendaj personoj transloĝiĝu al institucia flegejo. Krome la kunlaborantoj povas mem helpi al si plibonigi la propran vivoperspektivon.

La principo estas: Kiu kunlaboras povas libere decidi ĉu ŝi aŭ li volas monan kompenson tuj aŭ ĉu la kompenso restu ĉe la kooperativo kiel ŝparaĵo. La ŝparaĵo povas esti elprenita ĉiam ajn. Validas la principo ke tiu kiu hodiaŭ laboras 100 horojn povos senkoste elpreni iam poste 100 horojn. Eblas elpreni la ŝparitaĵon ankaŭ en kontanta mono. Tiel la kooperativo povas labori je tre favora pohora prezo kiu malgraŭ ĉio estas samtempe alloga por la kunlaborantoj. Kaj tiu malalta pohora prezo ebligas ankaŭ al homoj kun malalta pensio aĉeti servojn ĉe la kooperativo.

Krom la ekonomia efiko granda avantaĝo de tiu solidara sistemo estas ke homoj povas fari ion utilan por la socio, do povas senti sin bezonataj kaj la kunlaboro en komunumo de samaĝuloj donas al ili sociajn kontaktojn kaj ili tiel evitas izolitecon. Ŝajnas al mi ke tio bone kongruas kun la agado de la tutmonda E-komunumo.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero