Esperanta Retradio: Loka E-agado

Loka E-agado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia (Pollando)

Loka_E-agado.mp3 Listen on Posterous

sea%20towers%20in%20Gdynia.jpg

Karaj geaŭskultantoj, mi estas tre scivolema, kiel prosperas Esperanto ĉiuloke, kie ĝi estas uzata. Kiel utiligas la lingvon t.n. ordinaraj lingvouzantoj? Sed antaŭ ol mi ekscios pri tio, mi iom rakontos al vi, kio okazas ĉi-koncerne en mia urbo.

Nia loka E-klubo renkontiĝas ĉiulunde en sufiĉe oportuna klubejo, t.e. ĉambro ampleksanta laŭbezone pli ol 20 personojn sidantajn ĉe tabloj. Posedanto de la ejo estas Klubo de Militmaristaro en Gdynia, al kiu ni ĉiujare estas devigitaj redoni kostojn por uzado de kurento kaj akvo, hejtado, purigado, rubaĵoj ktp. Ni do klopodas kolekti koncernajn kotizojn de ĉiuj membroj por kovri la kostojn. Krom tio dum niaj kunvenoj ni regalas nin per teo, kafo kaj kuketoj, kiujn ni de tempo al tempo kromaĉetas. Tre ofte okazas, ke tiu aŭ tiu klubano kunportas bongustan kukon bakitan en sia hejmo. Ĉio ĉi kaŭzas, ke la etoso de niaj renkontiĝoj estas des pli bongusta. La aĝo de la partoprenantoj komenciĝas de 50 kaj finiĝas je pli ol 80 jaroj. Kutime alvenadas ĉ. 10 personoj.

Nian klubon konsistigas kaj multjaraj esperantistoj kaj tiaj, kiuj principe de nelonga tempo okupiĝas pri la lingvo. Tial la unua horo de nia kunveno estas dediĉita por intensa lernado kaj tiun tempon povas partopreni laŭplaĉe ankaŭ niaj spertuloj. Sekve la ceteran tempon ni destinas por ĉiuj, kiuj deziras perfektiĝi en la lingvouzo. Por ĉiu el ni estas klare, ke niaj ĉiusemajnaj intervidiĝoj devus servi por kontakto kun Esperanto. Ni do unuflanke prilaboras la lernolibran materialon kaj aliflanke elprofitas diversajn tekstojn. Ni legas ilin, ofte eĉ aŭskultas (ekz. tiujn de E-RetRadio), tradukas ilin, klopodas starigi demandojn kaj respondi ilin. De tempo al tempo ni ankaŭ kune kantas E-kanzonojn. Ne mankas filmoj, libroj, revuoj kaj fotoj. Ni havas kutimon, ke ĉiu partoprenanto de iu aranĝo aŭ eskurso devus raporti pri siaj impresoj pri ĝi. Tiu persono povas libervole pritrakti sian temon aŭ prelegante aŭ legante sian raportaĵon. Neniu el nia teamo ofendiĝas, kiam oni rimarkigas pri tiu aŭ alia lingva malĝustaĵo. Ni ja lernas la lingvon. Ni klopodas pridiskuti diversajn problemojn kaj laŭbezone kontroli ilin en koncerna fonto.

Tiamaniere ni sukcesas tuŝi diversajn interesajn temojn. Tio ĉi postulas pli fruan preparon de la programo de nia kunveno. Kvankam la principo dum niaj renkontiĝoj estas uzi la lingvon tiom ofte, kiom oni nur scipovas korekte esprimi sin, tamen ni ankaŭ helpas nin per la gepatra lingvo. Gravas nur, ke ĉiu el ni sianivele strebu ekzerci sian menson kaj havu pro tio plezuron. Ĉu niaj renkontiĝoj do estas modelaj? Mi nur povas konfesi, ke mi estas sufiĉe kontenta. Tamen la vivo alportas tiom da diskutindaj temoj, ke neniam ekmankos aferoj, kiujn oni ne povus pritrakti pli bone, pli profesie, pli perfekte. La plej malfacila tasko ŝajne estas alkonformiĝi al diversaj atendoj kaj lingvoniveloj de la partoprenantoj. Mi esperas, ke vi ankaŭ konsentas pri tio?

Kaj por la fino mi proponas, ke vi aŭskultu unu kanzonon titolitan „ For, for, ĉia tristo!". Mi registris ĝin dum unu el niaj 2-horaj lundoj kun Esperanto.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero