Esperanta Retradio: Libio liberigita

Libio liberigita

libio_liberigita.mp3 Listen on Posterous

Libya%2B2.jpg

Dimanĉon, la 23-an de oktobro la Nacia Transira Konsilio deklaris Libion liberigita. La homoj festis tiun eventon en la urboj kun flagoj de la nova Libio kaj okazigis klaksonajn koncertojn. Nun la vojo estas libera por starigi novan ordon kiu baziĝos sur la principoj de demokratio kaj jura regado. La lando estas ankaŭ tre riĉa: En la grundo kuŝas grandegaj rezervoj de bone ekspluatebla nafto kaj la mortinta diktatoro dum sia 42-jara regado akumulis financajn posedaĵojn en la valoro de 200 miliardoj da dolaroj.

Tamen tiu vojo al nova ordo kaj al prospero estas ankoraŭ ŝtona: Pro la 8-monata milito kontraŭ la propra popolo la diktatora reĝimo detruis parton de la infrastrukturo kaj precipe la produktado de nafto draste reduktiĝis. Daŭros monatojn aŭ eĉ jarojn por plene repreni tiun produktadon.

Kaj la popolo ĝis nun ne konis demokration. Oni tute ne povas scii kiuj politikaj fortoj venkos en la lukto pri la regopotenco en la lando. Tiu lando krome estas ankoraŭ plena je armiloj. Do eĉ povus denove ekesti novaj bataloj, tiufoje ne por forĉasi la diktaturon, sed por atingi la regadon. Kaj la interesoj de eksterlandaj potencoj estas grandegaj. Tiuj interesoj ankaŭ povas negative influi la evoluon laŭ la devizo: "Dividu kaj regu". Kaj programita estas konflikto inter liberalaj fortoj kaj islamistoj kiuj deziras regadon laŭ la principoj de la islama religio. Oni jam nun deklaris ke islama juro, la t. n. "ŝarija" denove validos ekz. en familiaj aferoj.

Do la revolucio ja atingis etapan venkon sed la plej grandaj defioj estas ankoraŭ plenumendaj. En Tunizio oni jam progresis tiurilate. La saman dimanĉon kiel en Libio en Tunizio okazis balotoj por konstitucia asembleo kiu ellaboros kaj prezentos al la popolo novan konstitucion por aprobo en popola voĉdonado. Tio ankaŭ devos okazi en Libio. La Nacia Transira Konsilio jam promesis tion. Sed oni vidas kiel malfacile estas starigi provizoran registaron.

Malgraŭ tio ĉi mi estas optimisma por Libio. La ŝancoj tie estas tiom grandaj ke la homoj tie devus esti vere tre mallertaj por ne kapti tiujn ŝancojn kaj konstrui prosperan Libion.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA