Esperanta Retradio: Lago Rodrigo de Freitas

Lago Rodrigo de Freitas

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

LAGORODRIGODEFREITAS.mp3 Listen on Posterous
vista-da-lagoa-rodrigo-de-freitas-wikimedia-por-renatadihl.jpg

Kvankam mi mem loĝas en alia brazila ŝtato, pli ol 200 kilometrojn for de Rio-de-Ĵanejro, ofte mi vizitas ĝin por promeni. Ĉi tiun lastan semajnfinon mi faris tion. Kaj mi ĉiam revenas hejmen tre kontenta, ĉar Rio proponas al turisto multenombrajn kulturajn programojn kaj mirindajn naturbelaĵojn. Pri unu el ili mi volas paroli hodiaŭ al vi, karaj geaŭskultantoj. Temas pri unu el la plej imponaj pejzaĝoj en tiu urbo, kvankam ne tiom ofte menciata internacie: Lago Rodrigo de Freitas. De multaj jaroj mi kutimas ĉirkaŭiri tiun belegan lagon en sunaj dimanĉaj matenoj, kaj mi neniam enuas; male, mi ĉiam emociiĝas.

Lago Rodrigo de Freitas situas en la suda regiono de Rio, inter terstrio, kiu respondas al kvartaloj Ipanema kaj Leblon kaj majesta montaro, sur kiu staras la statuo de Kristo Savanto – konsiderata kiel unu el la mirindaĵoj en la moderna mondo. Ĝia nomo devenas de portugalo, antikva posedanto de la ĉirkaŭaj teroj en la komenco de la 18-a jarcento. Sed ĝi estis konata jam en la 16-a jarcento, kiam tie vivadis nur indianoj de la tribo 'tamoio' ; ĉi tiujn oni kruele ekstermis per variola kontaĝo, por tie konstruigi sukerkanan uzinon. En la komenco de la 19-a jarcento, la portugala reĝa familio (kiu tiam loĝis en Brazilo), alproprigis la lokon por konstrui pulvofabrikon kaj la belegan botanikan ĝardenon en Rio. Nuntempe la urbo ĉirkaŭ la lago estas dense loĝata, kaj proksime al ĝi troviĝas fama ĉevalkurejo, kluboj, restoracioj, luksaj apartamentoturoj kaj eĉ kolonio de fiŝkaptistoj. Pluraj sportkluboj tie trejnigas siajn rematletojn. Dum la monato decembro multaj turistoj vizitas la bordojn de la lago por admiri unu el la plej altaj kristnaskaj arboj en la mondo, kiu kolore flosas kaj sonigas muzikon.

La tuta vojo ĉirkaŭ la lago estas longa je 7,5 kilometroj, kaj oni povas tie bicikli aŭ piediri. La profundeco estas proksimume ĝis 3 metroj. Kanalo kunligas la lagon al la maro. Sur la lago eblas krozi per etaj pedalboatoj.

Pro malpuriĝo de la akvo, multaj fiŝoj amase mortis tie de tempo al tempo, pro manko de oksigeno. Por eviti tion, oni lastatempe replantis la originan vegetaĵon ĉe la bordoj de la lago, tiel ke nun revenis ĉarmaj birdoj. Kaj nuntempe, mi mem jam povis rigardi inter la arbetaĵoj solecan kapibaron – beston, kiu normale vivas nur en foraj arbaroj!

Karaj geaŭskultantoj: ĉi tiu simpla sonartikolo celas inviti vin viziti Rion, kie du aktivaj Esperantoorganizaĵoj funkcias: Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Kiam tio okazos, ne forgesu peti de la lokaj samideanoj, ke ili konduku vin al Lago Rodrigo de Freitas, unu el la plej belaj lokoj en la ubo.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA