Esperanta Retradio: La hejma vivo estas pli bela

La hejma vivo estas pli bela

hejma_vivo_bela.mp3 Listen on Posterous

UE.jpg

Kelkaj landoj de EU pro la financa kaj ekonomia krizo de la jaro 2008 hodiaŭ suferas je alta senlaboreco precipe inter junaj homoj. Trafitaj estas precipe sudeŭropaj landoj kiel Grekio, Hispanio kaj Portugalio sed ankaŭ la nordeŭropa Irlando. Aliflanke en Germanio la senlaboreco nun estas rekorde malalta, do malpli ol antaŭ la granda krizo. La germana industrio serĉas eĉ faklaboristojn kiuj povus veni sufiĉe facile el tuta EU.

Kvankam oni povus kredi ke nun amaso da junaj portugaloj aŭ hispanoj kandidatiĝos por laborpostenoj en germanaj entreprenoj, la realo aspektas alie: Tute nova studaĵo montras ke la nombro de tiaj kandidatiĝoj estas minimuma. Oni povas nur fantazii pri la kialoj de tiu fenomeno. Ĉu estas tamen pli bele esti sen laboro en sudeŭropa lando ol vivi en kompare griza lando norde de la alpoj? Forlasi sian hejmlandon por labori eksterlande ja signifas ankaŭ forlasi sian familion kaj la amikaron por alveni en lando kun fremda lingvo, kun fremdaj kutimoj, kun sufiĉe malagrabla vetero kaj kun perspektivo apenaŭ trovi geamikojn. Tiu perspektivo vere ne estas tre bela kvankam la ebleco gajni sufiĉe da mono estus alloga.

En tiu ĉi kunteksto mi memoras pri sinteno esprimita per "vivi por labori" aŭ "labori por vivi". Al germanoj ekzemple oni atribuas ke ili "vivas por labori", dum sudeŭropanoj emas aliĝi al la alternativo "labori por vivi". Kaj se eblas ankaŭ vivi sufiĉe bone sen labori, tiam la emo rezigni pri la avantaĝoj de la hejma vivo estas konsiderinde malpli granda ol la racia deziro perlabori monon por povi vivi pli bone.

Kaj la celo de EU ja ankaŭ estas krei vivokondiĉojn en ĉiuj membroŝtatoj ke homoj ne amase devas elmigri por labori eksterlande. La libereco de la migrado interne de EU celas ĉefe specialistojn kaj alte kvalifitajn fakulojn kiuj ankaŭ estas pli kapablaj adaptiĝi al la vivokondiĉoj en alia lando. Do restas nur vere unu solvo, nome plifortigi la ekonomion en la landoj kiuj ne povas oferti sufiĉe da laborpostenoj al siaj homoj. La koncernaj investoj devas veni el la landoj kiuj jam ĝemas pro manko de laborforto. La politiko de EU devas ebenigi la vojon por tiu celo.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero