Esperanta Retradio: Hazardaj Koincidoj

Hazardaj Koincidoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

hazardaj_koincidoj.mp3 Listen on Posterous
Hazardaj_koincidoj

Mi deziras ĉi foje kune fokusigi niajn pensojn sur tikla temo: hazardaj koincidoj, kiuj okazas en nia vivo kaj surprizas aŭ eĉ mirigas nin.

Pensu momenton! Kiom da diversaj rendevuoj spektas ĉiutage la stratoj kaj placoj de ĉiu urbo? Rendevuoj inter amikoj, parencoj, kolegoj, enamiĝintoj (enviinde bonŝancaj!), rivaloj ... Tiom da rendevuoj por tiom da malsimilaj kialoj. Rendevuoj ja malsimilaj sed ofte aranĝitaj en la samaj lokoj: ĉar temas pri allogaj renkontopunktoj aŭ simple komfortaj kaj tradicie kutimaj. Oni tute ne miras pro hazardaj renkontiĝoj dum rendevuoj, samtempe kaj senrilate aranĝitaj en tiaj lokoj.

Kiaj do estas la koincidoj, kiuj kaŭzas al ni senton de "miro"? Ĉu homa miro pro iu ajn stranga koincido estas pravigita? Eĉ eta filozofieca pridiskuto nepre postulas akuratan difinon de konceptoj rilataj al specifaj terminoj, aparte kiam ilin oni uzas en ĉiutaga vivo.

Unue, la termino hazardo: ĝi difinas supernaturan forton, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj (favoraj aŭ malfavoraj) neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo; multajn aferojn oni atribuas al hazardo.

Due, la termino koincido: ĝi indikas la fakton, ke du okazaĵoj okazas en la sama momento. Ekzemple: en la stacidomo okazas trajnkoincidoj kaj la elirhoroj de miaj genepoj el la lernejoj koincidas.

Sed pli preciza kaj interesa estas la difino de hazarda koincido, kiel la renkontiĝo de du nedependaj kaŭzaj serioj. Por klarigi tion jen ekzemplo:

* Pluvegas kaj ventegas ekstere, kaj iom post iom, iu tegolo povas malkroĉiĝi de mia tegmento. Tio estas kaŭza serio.

* Post la pluvo, mi deziras promeni, tio ankaŭ estas kaŭza serio, sed alitipa.

* Sed, se tiuj du kaŭzaj serioj renkontiĝas, tegolo falos sur mian kapon, kaj tio ja estos "hazarda koincido".

Do resume, jen pli preciza difino: hazarda koincido ekestas, kiam kaŭzaj serioj renkontiĝas KAJ en la tempo KAJ en la spaco. Matematikistoj emas averti nin kontraŭ naivaj miskomprenoj: ili firme asertas, ke plejofte temas nur pri probablokalkulo kaj aparte pri eventoj kun tre malgranda probableco.

Tamen, el la filozofia kaj psikologia vidpunktoj, hazardaj koincidoj, aŭ la tiel nomataj sinkronaj destinoj, estas eventoj ŝajne hazardaj, kiuj prisemas nian vivon. Hazardaj koincidoj estas ofte la temo de metafizikaj pridiskutoj rilataj al antaŭdestino, libera volo, ekzisto de destino ktp. Iuj kunigas tiun temon kun ekzotaj aŭ paranormalaj spertoj propraj al kulturo perceptita kiel orienta; interalie la temo de sinkronaj destinoj fariĝis populara kaj moda dank' al disvastiĝo de la filozofio "Nova Epoko" aŭ "Nova Erao" (angle: "New Age").

Nia esperanta jerusalema poeto, Mikaelo Giŝpling, skribis en unu el siaj poemoj:

... Nur en hazarda varianto prezentas sin la Providenc'
De multaj fortoj rezultanto,
De multaj agoj konsekvenc',
De multaj vojoj koincido...
Kaj vana estas nia fido
Pri dia volo kaj destin'...
Laŭ striktaj leĝoj universaj

En manieroj plej diversaj Hazardo blinda regas nin. (Laŭ difine, "Providenco" estas "Saĝa regado de Dio super la aferoj de la mondo kaj de la homoj").

Oni povas simple kaj naive preterlasi kaj ignori travivaĵojn bazitajn sur hazardaj koincidoj. Sed oni povas ilin konsideri kiel mesaĝojn el la universo, kiuj ĝustvalore kaj ĝustsignife interpretitaj, povas nin alirigi al nia senlima potencialo, plibonigi nian vivon je materia, emocia, korpa kaj spirita nivelo.

Post mallonga pripensado, ĉiu el ni povas malkovri en sia vivo, reala aŭ sonĝa, hazardajn koincidojn, unuavide sensignifajn sed kies signifo povus troviĝi pli funde en nia subkonscia konduto.

P.S. Jen tute freŝa aldono. Hieraŭ tagmeze mi laboregis sur mia komputilo por finmuntadi unuan malnetaĵon de reklama filmeto por la venontjara itala Esperanto-kongreso en Sicilujo. Pro mia kelkfoje troa harfendemo, mi jam malfruas je pli ol unu semajno.

Subite (kompreneble ne povas esti alimaniere!) la kurento elŝaltiĝis. Sed tio kio vere mirigis min estis la kaŭzo: en nia oketaĝa kunposedaĵo, pro krevado de akvotubo ĝuste sur mia loĝejo, la tuta elektra aparataro de mia etaĝo inundiĝis. Nur je la naŭa ĉi matene oni redonis la kurenton. Nu, kion mi povas pensi pri tia hazarda koincido? Ĉu rezigni pri hasta sendaĵo de la filmo?

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero