Esperanta Retradio: Esperanto bezonas lokon

Esperanto bezonas lokon

Eo_lokon.mp3 Listen on Posterous

istockphoto_5040465-global-business-and-tourism.jpg

La evoluo de Esperanto kiel vivanta lingvo dependas esence de tio kiom kaj kiel ĝi estas parolata. Kvankam Esperanto venas el Pollando, tie estas neniu regiono kie ĝi estas parolata koncentrite en certaj lokoj, eĉ ne en Bjalistoko, do en la urbo kiu instigis Zamenhofon krei novan internacian lingvon. Li tiam volis ebligi komunikadon inter diverslingvanoj je loka nivelo. La politika situacio kaj la mondmilitoj malhelpis tion. Nek tie nek en alia loko ekestis komunikada centro kie najbaroj de la alia flanko de la lingva limo aplikus Esperanton por parole komunikadi.

Nur Roterdamo, la sidejo de UEA estas loko kie kelkaj homoj - nome la kunlaborantoj de UEA - el la tuta mondo parolas inter si en Esperanto dum la tuta jaro. Sed temas ja nur pri oficejo, ĝi estas tro malgranda por esence lingve elradii ion en la parola sfero. En Pollando ekzistas la "Studumo pri Turismo" en Bydgoscz. Tio jam el la vidpunkto de iu kerna loko por la parolado estus pli interesa, sed ĝis nun io tia ne estas rimarkebla. Evidente ne sufiĉas ke gastoj aŭ studentoj el diversaj landoj parolas inter si en Esperanto dum sia restado.

Devas okazi komunikado en Esperanto ankaŭ ĉe lokaj enloĝantoj. Tio kompreneble nur povas realiĝi en limregiono, ĉar meze en iu lando ne estas bezono por paroli Esperanton. Varma klimato akcelas kontaktojn ĉar la organiza sojlo estas malpli alta: La homoj povas pli facile renkontiĝi en publikaj lokoj. Se oni kunigas ĉiujn faktorojn, la plej taŭga limregiono estas tiu inter la itala lingvo kaj la slovena resp. la kroata lingvoj. Estas tie urboj kie la najbaraj lingvoj rekte kuntuŝiĝas - en Gorizia/Nova Gorica, en Triesto kaj en Koper/Capodistria. Samtempe estas grava turisma regiono kaj Triesto krome estas universitata urbo. La limo inter Slovenio kaj Italio estas libere trairebla, do estas sufiĉe facile por homoj el tiu regiono renkontiĝi kun la translimaj najbaroj.

Do se la monda E-movado volas entrepreni strategian paŝon por efike kreskigi Esperanton, tiam mi proponas koncentriĝi je tiu regiono. Komenco povus esti raporti el tiu regiono en la Esperanta Retradio por aktivigi kunlaborantojn el tiu regiono.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero