Esperanta Retradio: Dankon, tradukistoj!

Dankon, tradukistoj!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

Dankontradukistoj.mp3 Listen on Posterous

translator.jpg

Karaj aŭskultantoj de la Esperanta Retradio:

Mi parolas al vi precize je la 30-a de septembro 2011, kaj hodiaŭ oni tutmonde celebras la 'Tagon de Tradukistoj'. En ĉi tiu dato mortis Sankta Hieronimo, kiu dum dek kvin jaroj tradukis la Biblion en la latinan ligvon. Oni lin konsideras patrono de tradukistoj. Kiam mi legis tiun informon en interreta paĝo, invadis min milda sento pri dankemo. Ĉu vi povus imagi nian mondon sen tradukistoj?

En ĉi tiu momento mi pensas pri la amaso da informoj, saĝaj pensoj, arte ellaboritaj rakontoj kaj poemoj, kiujn mi povis ĝui dum mia tuta vivo, de infana aĝo ĝis hodiaŭ – danke al tradukistoj. Mi rememoras la ravajn fabelojn kaj fablojn de Andersen, Grim, Ezopo kaj Lafonteno, la aventurojn de la musketeroj de Dumas, la revigajn travivaĵojn de Huckleberry Finn sur la akvoj de rivero Mississipi, la magiecan helenan mitologion kiu rakontis pri monstroj, herooj kaj belaj simboloj. Mi rememoras la paĝojn de Dostojevskij, Tolstoj, Proust kaj Cervantes, kiuj instruis al mi multe pli pri la homa animo ol povus ia ajn verko pri psikologio. Mi rememoras la solenajn versojn de Iliado kaj Odiseo, kreitajn en tempo, kiam oni ankoraŭ ne povis skribi. Mi rememoras la emociigajn ĉapitrojn de "La Mizeruloj", de Victor Hugo, kiuj fluigis larmojn sur mian vizaĝon. Kaj ni ĉiuj povus mencii senfinan liston da mirindaĵoj, kiujn ni povis frandi, danke al... tradukistoj. Ankaŭ en Esperanto tiu trezoro estas abunda.

Ĉu ni ne devus varme danki?

Antaŭ kelkaj tagoj mi legis bonegan libreton de la franca filozofo Paul Ricoeur: "Pri tradukado". Bedaŭrinde mi devis legi ĝin en la portugala lingvo, ĉar mi ne scias pri versio en Esperanto. Temas pri du konferencoj de la aŭtoro okaze de kunsido de tradukfakuloj. Interalie la aŭtoro parolas pri defio kaj feliĉo en la traduklaboro. La feliĉo traduki estas atingo, kiam oni pace akceptas la distancon inter adekvateco kaj ekvivalento inter lingvoj – nome, kiam oni ĉesas batali kontraŭ tia distanco, kaj trovas rekompencon en solvo de tiu ne komplete solvebla problemo. Kurioza ideo, ĉu ne?

Cetere, eĉ kiam homo verkas tekston en sia denaska lingvo, tamen li tradukas! Li tradukas de sia menso al la vortoj, esprimoj kaj frazoj de sia teksto, por ke estonta leganto komprenu liajn ideojn. Kaj se li ne zorgas pri la ĝusta uzado de siaj lingvaj rimedoj, li riskas fiaski en sia delikata tasko.

Pro tio la filozofo asertas: 'kompreni estas traduki'. Mi konsentas. Kaj mi kore salutas tiujn altvalorajn homojn, la tradukistojn.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero