Giorgio Napolitano citis Esperanton en Rumanujo


giorgio-napolitano_1258.jpg
La itala shtatprezidanto Giorgio Napolitano oficiale vizitas Rumanujon
en chi tiuj tagoj.

La rumana chefministro oficiale renkontis la italan respublikan
prezidanton, dum grava arangho. Komence la rumana chefministro sin
adresis al la itala prezidanto, demandante, en la angla, chu li
preferas uzi la anglan au uzi traduk-servojn.

Prezidanto Giorgio Napolitano, profunda konanto de la anglaj lingvo
kaj kulturo, respondis tute trankvile en la angla: "Kiel Vi preferas.
Ni povas paroli Esperanton, au anglan, au italan aŭ rumanan".

La rumana chefministro, post rideto, agnoskis ke italoj kaj rumanoj,
parolante la propran lingvon, povas komprenighi (kaj tio alude al la
komunaj latinaj radikoj).

La tuto estas spektebla en tiu chi ligilo.

La rumanaj jhurnalistoj en pluraj rumanlingvaj jhurnaloj skribis, ke
la itala respublika prezidanto, Giorgio Napolitano, shercis kaj
ofendis ilian chefministron.

Ni, en Italujo, male opinias, ke la itala respublika prezidanto
(cetere: alta protektanto de la UK Florenco 2006 kaj tiam tre
informita pri Esperanto) elmontris grandan volon auskulti. Lia sherca
diro estus interpretebla jene: "mi ege deziras paroli. Ne gravas kiun
lingvon ni uzos, kondiche ke ni komuniku"!. Temas esence pri
diplomatia maniero inviti al dialogo.

Plej ghoja afero por italaj esperantistoj estas, ke shatestro scias,
kio estas Esperanto, kaj ke li ne hezitas mencii ghin.
Problemo estas la "famo" de Esperanto kiu, evidente, en kelkaj landoj
estas pozitiva, en aliaj ne.

[Adaptita mesagho lau samtema mesagho de Carlo Sarandrea]

Comments

  1. Ho! Kara amiko, bonvolu tajpi supersigne la tekston! La h-sistemo estas malfacila al legado. Ekzistas bonan komputilan programon en la reto, kiel ekz. "http://www.esperanto.mv.ru/Ek/", mi uzas ĝin kiam mi estas en la Vindozo-sistemo.

    Brakumoj.

    ReplyDelete
  2. Kara Flavio,

    Mi ne kulpas pri la uzado de la "h-sistemo". Mi simple reproduktas la originalan mesagxon. Tamen, ni esperantistoj estu flekseblaj kaj akceptu kiun ajn formon la lingvo aperu, cxar tiel marsxas la nuntempa tendenco en interreto sen multaj kritikoj. Almenaux "h-metodo" estas malpli agresa al la okuloj de ne-konanto de Esperanto, sed vi prave konstatas ke gxi ne estas fakte bela Esperanto.

    ReplyDelete

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero