Esperanto Retradio: Poresperantaj entreprenoj

Poresperantaj entreprenoj

poresperantaj_entreprenoj.mp3 Listen on Posterous

business-growth.jpg

Ĉiu kiu volas fondi entreprenon devas unue difini la celon de la entrepreno. "Kion mi entute volas fari? Por kiu estos miaj servoj? Kiun avantaĝon havu la ricevontoj de miaj servoj? Ĉu mi kapablas fari tion?" Se la respondo je tiu lasta demando estas: "Principe jes, sed mankas al mi ankoraŭ diversaj rimedoj", tiam la entreprenemulo devas koncentriĝi je la demando, ĉu tamen iu komenco eblas, ĉu ankaŭ per la limigitaj rimedoj eblas starti la entreprenon. Oni pensu pri la garaĝoj en kiuj multaj hodiaŭ grandaj entreprenoj komencis funkcii. La minimuma grandeco de entrepreno dependas de la vasteco de servoj kiujn la entrepreno ofertu. El tio eblas konkludi ke ĉe tre limigitaj rimedoj ankaŭ la servoj povas esti nur tre malvastaj. Eblas en la komenco atingi nur malgrandan grupon de homoj kiuj decidas uzi la novajn servojn.

Bonŝance ĉiu entrepreno povas kreski. Se la servoj estas bonaj kaj la ricevintoj de la servoj estas kontentaj, tiam kreskas ankaŭ la rimedoj por fari pli. Kreskas samtempe ankaŭ la spertoj kiuj ebligas ekonomie - do sen perdo de mono aŭ de klientoj - plivastigi la servojn.

Granda eraro en la fondo de entrepreno estas fari ĝin tro granda en la komenco, se oni ne jam disponas pri la necesaj spertoj kaj rimedoj. Tio bedaŭrinde daŭre okazas en la E-movado. Por impresi aliajn oni laŭte distrumpetas ke oni volas starti nun grandiozan agadon kaj oni komencas kolekti monon ĉe la esperantistoj por financi la aferon. Bona ekzemplo estis la "Internacia Televido" kiun brazilano antaŭ jaroj volis fondi. Li eĉ vojaĝis al Eŭropo kaj kolektis monon ĉe E-kluboj. La afero fine fiaskis. Naiva homo volis uzi la monon de naivuloj. "Pompe-trompe" nomiĝas tia agado en niaj rondoj jam de jardekoj, sed ĉiam denove aperas homoj kiuj promesas realigi iun grandiozan planon.

La Esperanta Retradio estas alitipa entrepreno. La celo estas tre klara: alparoli E-parolantojn por levi ilian lingvan nivelon. La rimedoj kaj la kostoj estas eĉ modestegaj, sed la spertoj jam estas longjaraj. La agado nun jam daŭras denove seninterrompe ĉiutage de pli ol duona jaro. Kaj la afero daŭre kreskas, malrapide sed solide. Decidaj estas la personaj kapabloj kaj la spertoj. Jen ekzemplo kiel poresperanta entrepreno povas funkcii.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero