Esperanto Retradio: Mia dentokuracisto

Mia dentokuracisto

mia_dentokuracisto.mp3 Listen on Posterous

DSC00191.JPG

Dum la pasintaj monatoj mi sufiĉe ofte vizitis dentokuraciston, ne ĉar okazis iu grava damaĝo, sed ĉar sinsekve unu dento post la alia bezonis kuracadon resp. riparadon. Mi tre ŝatas mian dentokuraciston kiu prizorgas min jam de pli ol 30 jaroj. Lia praktikejo estas 30 km for de mia loĝloko kaj do estas multaj aliaj dentokuracistoj en la proksima ĉirkaŭaĵo, sed mi konas lin jam de mia lerneja tempo kaj ni estis kune en la sama junulara grupo. Sed estas ne nur pro tio ke mi restis fidela al li. Li ankaŭ vere zorgas konservi la dentojn, do li entreprenas ĉion por ne ekstrahi ilin.

La sociala asekuro pagas la kuracadon kaj la riparadon, do la normalajn plombojn, sed ne la dentokronojn kaj ne la dentoimplantaĵojn. Se oni volas havi tiajn protezojn oni devas elspezi sufiĉe multe da mono. Kiam antaŭ pli ol 20 jaroj malfermiĝis la limoj al la eksaj komunismaj landoj en centra Eŭropo, la tieaj dentokuracistoj ofertis tiajn servojn je duona prezo aŭ eĉ malpli. Tial ekestis signifa translima medicinturismo. Tamen ne estas tiel facile ŝanĝi de sia hejma dentokuracisto al eksterlanda, ĉar oni ja bezonas ankaŭ kuraciston en la proksimo. Do kvankam multaj homoj veturas al Hungario por ricevi novajn dentojn, ankaŭ la hejmlandaj kuracistoj tenas la pacientojn, ĉar ili ja ofertas "plenan servon" kaj daŭre estas je dispono sen bezono de granda vojaĝo.

Kaj se oni sidas sur la kuraceja seĝo, dum la plej longa tempo oni estas prizorgata de la helpantino. Ŝi informas, prenas eblan timon aŭ premon kaj eblas agrable babili kun ŝi. Kaj tiel la restado ĉe la dentokuracejo tute ne plu estas timiga afero, sed alportas eĉ iom da vivoĝojo. Mi ne scias ĉu mi povus havi tiajn sentojn en eksterlando. Mi pensas ke en hejmeca etoso estas plej agrable. Baldaŭ denove mi vizitos mian dentokuraciston.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero